"Nun mi verkos romanon"

Intervjuo kun Georgo Kamacxo


Aperis en Fonto n-ro 117, septembro 1990.


En la lastaj horoj de Kvinpinta Semajno, la kvazaux alternativa IJK sukcese arangxita en Finnlando fine de julio 1990, mi kaptas unu el la organizantoj por intervjuo. Temas tamen ne pri la okazinta arangxo, sed pri novajxo jxus alveninta el Havano - nome, ke tiu cxi juna (23-jara) hispano rikoltis imponan, eble ecx rekordan, aron da samfojaj premioj en la cxi jaraj Belartaj konkursoj de UEA: en la brancxo originala prozo la premiojn unuan, duan kaj trian, en brancxo originala poezio la premiojn duan kaj trian, kaj en la esea brancxo honoran mencion. La antauxan jaron, en la sama konkurso, oni aljugxis al li la premion de Nova Talento, pro lia eseo pri la esperanta romano en la 80-aj jaroj.

Tamen, cxu vere "nova" talento? Jam de jaroj la leganta esperantistaro kutimas vidi la esperantigitan signaturon Georgo Kamacxo (nacilingve Jorge Camacho) en la plej diversaj kuntekstoj. Li ecx estis unu el la auxtoroj elektitaj reprezenti nian originalan prozon en la jubile-kolekta antologio "Trezoro - La Esperanta novelarto 1887-1986". Cxu li do ne antauxe partoprenis la Belartajn konkursojn? Kiel li taksas ilian signifon por kultura kreado en Esperanto?

Nu jes, certe li partoprenadis, de kvar-kvin jaroj, cxefe per prozo. Georgo konsideras la Belartajn Konkursojn grava institucio en Esperantujo, ne mone aux publike, sed prestigxe. Por li mem, la lastjara honora mencio signifis grandan inspiron. Cxar ni esperantistoj gxenerale emas malatenti nian originalan kulturon, necesus fakte ankoraux pligravigi tiun cxi forumon. Gxojige estas, ke lia sukceso tre versxajne inspiros aliajn junajn samgeneracianojn al verkado kaj partoprenado.

Responde al mia aserto, ke lia nomo jam estas sufice konatat, Georgo atentigas, ke lia gxisnuna verkado povas sxajni pli abunda ol gxi efektive estas. Aperis iuj noveloj, artikoloj kaj ilustrajxoj liaplumaj, sed cxefe temas pri amazo da recenzoj. Komence li recenzadis regule por Heroldo, kaj poste ankaux por aliaj Esperantogazetoj. Tion li opinias valora, cxar tiel li havis okazon legi multon kaj vastigi siajn konojn pri nia literaturo.

Sed la beletro? Cxu cxiam li verkadis? Cxu ankaux en sia patrina, la hispana?

Ne, hispane nur iom, dum la gimnaziaj jaroj. Esperanto akusxis la verkiston en li. Gxis nun li pleje okupigxis pri noveloj. (La nun premiitaj poemoj estis pli-malpli la unuaj provoj sur tiu kampo.) Siajn aperintajn novelojn Georgo dividas en du grupojn: antaux respektive post 1987.

Pri la pli fruaj noveloj li "ne entuziasmas". Ili inkluzivas unu aperintan en la kolekto "La mirinda libro" (gxin li karakterizas "hontinda"), du-tri en la sciencfikcia serio "Sferoj", la pecojn en "Trezoro" kaj en la antologio "Pandemonio".

Post 1987, Georgo opinias, liaj noveloj farigxis pli tauxgaj. Krom la nun premiitaj, tiuj aperis cxefe en la gazetoj "Hungara vivo" kaj "Opus nigrum".

- Antauxe mi verkis iel auxtobiografie. Mi imagis personojn similajn al mi mem en situacioj, kiujn mi eble povos renkonti en mia estonta vivo. Nuntempe mi konstruas situaciojn libere, ne depende de mia propra persono. Estas kvazaux ia intelekta ludo, kiel sxakproblemoj - mi starigas certan ideon kaj esploras la eblecojn.

Kiel inspirajn auxtorojn mondliteraturajn, Georgo mencias la argentinanon Jorge Luis borges kaj la jugoslavon Danilo Kis. Ankaux la sciencfikcio kiel gxenro ofertas interesajn eblecojn, kvankam tute ne cxio estas bona. El inter la esperantlingvaj auxtoroj li senhezite mencias du modelojn: Fernando de Diego kaj Karolo Picx.

- Ne nepre el lingva vidpunkto, sed mi admiras la fluecon de iliaj stiloj. Gxenerale, mia legado gxis nun estis suficxe sensistema. Mi volus ripari tion. Mi tre sxatas legi, sed tio tamen ne estas la plej grava afero - ankaux cetere eblas vivi.

Nun Georgo jam finis siajn studojn en Finnlando kaj reiros al Madrido por tie sercxi laborpostenon. Sed kiuj estas la tujaj planoj rilate verkadon en Esperanto?

- Mi verkos romanon. Mi havas jam tute konkretan planon kaj ekverkos jam nun en auxgusto.

Romano? Ni ja sciis, per liaj eseoj kaj eseoj sur tiu temo, ke Georgo nutras apartan pasion por niaj originalaj romanoj. Cxu tiu cxi do farigxos la granda Esperanto-romano?

- Nu, apenaux, gxi farigxos provo. Oni ne povas unuafoje plene majstri la romanteknikon. Bedauxrinde, cxar mi opinias tiun cxi ideon efektive bona. Restas por vidi, cxu iu eldonos gxin.

Kiam oni legas la tekstojn de Georgo, estas evidente, ke li tre gxuas cerpi profunde el siaj vortaro kaj proverbaro. Kio do estas lia starpunkto en la eterna debato pri "la bona (literatura) lingvo"?

- Mi diru tuj, ke ducent radikoj ne suficas. Eble mi foje troigis iom - iu esperanta eldonisto iam demandis al mi, cxu mi volas verki por nur 20-persona elito. Sed abundas vortoj kaj konceptoj konindaj. Mi neniam komprenis, kial ekzemple la nomoj de diversaj arkitekturajxoj en kristanaj pregxejoj estu konsiderataj partoj de la komuna lingvo, dum la respondaj partoj de moskeo ne. Tio, ke iu Valano aux Nemere cxiam priskribas nur ian averagxan kuirejon kaj tiel plu, donas iom sekan resulton. Mi mem tre sxatas plastikan lingvajxon. Kaj, kiel mi diris, multon mi gxis nun verkis pli-malpli lude - kaj cxiam pensante pri iu aux alia certa adresato. La lingvajxo de romano ne povas esti same densa kaj komplika kiel tiu de novelo. Tial mi jam decidis lasi mian PIV-on kusxi pli flanke dum verkado.

Laux Georgo, verkado en Esperanto estas suficxe sendanka afero. Esperantistoj gxenerale, krom kelkmilnombra rondeto, ne multe legas sian literaturon. Kaj el tiuj, kiuj legas, multaj volas polemiki, ataki, kritiki. Tion li trovas senfrukta.

- Oni ne persekutu min!

Mi demandas al Georgo, kiel li rigardas gxenerale la Esperanto-movadon kaj sian propran esperantistecon.

- Mi ne scias. Mi apenaux vidas progreson. Mi ne povas imagi, kia estos mia generacio post 30 jaroj. Mi mem elektis verkadon kaj tradukadon, cxar mi ne opinias min tauxga kiel movada aktivulo - ekzemple pri financoj mi ne kompetentas. Sed estas grave, ke cxiu kultivu tiun gxardenon, kiu konvenas por li, cxu per eldonado, rokmuziko aux movada administrado. Mi volonte konsentas kun la moto: pensi tutmonde - agi surloke. Ne indas lerni Esperanton hodiaux nur pro gxiaj kulturaj valoroj. Gxi estas proponinda solvo por praktikaj lingvaj problemoj. Ne eblas oferti gxin al cxiuj, gxi certe ne farigxos "cxies dua lingvo", sed gxi povus esti "tria lingvo por multaj".

Laux Georgo, necesas certa distancigxo:

- Multaj tro seriozaj seniluziigxas kaj kabeas. Por mi Esperanto kaj verkado estas hobioj, kiel por aliaj skoltado aux trumpetado. Gxi ne estu la cxefa afero en la vivo, sed unu inter multaj interesoj.

Intervjuis: Per Aarne Fritzon