Esperantaj literoj:

Finfine denove: Barnens Ö!

Ĉu vi dum la lastaj pluraj jaroj sentis, ke viaj someroj ŝajnas iel nekompletaj? Ke la aŭtuno brutale surprizas vin, antaŭ ol vi estas vere preta?

Neniu mirindaĵo - mankis al vi la sola aŭtentika somerkulmino. Mankis al vi la somerfina renkontiĝo en Barnens Ö!

La tradicio daŭris dum naŭ jaroj, inter 1983 kaj 1992. Pluraj el ni revenis ĉiun jaron - por kune en amika kompanio ĝui la arbaron, la maron, la saŭnadon kaj noktan banadon, la ĉefajran babiladon, la berplukadon...

Nun la ŝanco finfine prezentiĝas denove!

Loko: La ĉemara insulo Väddö norde de Stokholmo. (vidu mapon) Grandan parton de la insulo okupas kabanaroj, al kiuj oni tradicie sendas urbajn infanojn el Stokholmo por ĝui kelkajn somerajn semajnojn ĉe la naturo. (La nomo "Barnens ö" signifas "Insulo de la infanoj".)

Unu tian kabanaron ni luis por nia renkontiĝo. Ĝi nomiĝas Parkudden (vidu la pli detalan mapon), kaj situas tre bele, ĉirkaŭita de maro kaj arbaro. Ni ankaŭ disponas pri propra saŭno kaj ĉemara kradrostejo!

Tempo:24-26 de Aŭgusto 2001.

Kotizo:300 SEK. (Infanoj malpli ol 15-jaraj: 100 SEK.)

Aliĝo: Ĝiru la kotizon al la poŝtĝira konto de La Ranetoj: 8 88 02-4 kaj indiku vian nomon. Aŭ almenaŭ antaŭsciigu al Per Aarne, ke vi intencas veni, ekz. retpoŝte per adreso fritzon@bahnhof.se.

Kion kunporti: Littolaĵon aŭ dormosakon, botojn kaj puloveron, muzikilojn, ludojn, vortarojn, esperantajn legindaĵojn, ktp...

Kiel atingi: Temas pri ĉ. duhora busveturo de Stokholmo. La buso 640 iras de Tekniska högskolan (proksime al la samnoma urbocentra metrohaltejo). Post iom pli ol unuhora veturo oni atingas la urbon Norrtälje, kie necesas ŝangi al la buso 636 per kiu oni veturas ankoraŭ ĉ. 45 minutojn ĝis la haltejo Barnens Ö gård. (Vidu la subajn bushorarojn.)

Pliaj informoj: Kontaktu Per Aarne Fritzon, ekz. retpoŝte (fritzon@bahnhof.se) aŭ poŝtelefone (070-738 77 27).

Bushoraro por atingi Barnens ö:
unua horaro
Bushoraro por reveni al Stokholmo:
dua horaro