La 10-an de Januaro 2001

Finnlando venkis en la unua
Botnia Esperantista Keglo-Ĉampioneco

Sabate la 9-an de Decembro 2000 okazis en la Stokholma keglohalo Södra Bowlinghallen sportevento ĝis nun senekzempla en Esperantujo. Dum du horoj du okopaj teamoj konsistantaj el Finnlandaj respektive Svediaj esperantistoj ŝvitis, ĝemis kaj kraĉis dum fervora klopodo globorule superi unu la alian en la facile lernita sed malfacile mastrota arto de kegloludado.

Sube studeblas la detalaj rezultoj de tiu streĉa turniro. Unue nur prezentiĝu la laŭlandaj poentoj:

Averaĝo de ĉiuj averaĝoj:
Finnlando
88 poentoj
Svedio 82 poentoj

Averaĝo de la plej bonaj serioj de ĉiu ludanto:
Finnlando
104 poentoj
Svedio 99 poentoj

Finnlando do klare venkis laŭ ambaŭ kalkulmanieroj.

Gratulojn al la Finnlanda teamo!

Tabelo: rezulto laŭ plej bona averaĝo
Tabelo: rezulto laŭ plej bona unuopa serio de ĉiu ludanto
Komento pri la poentkalkulado

[f = Finnlandano; s = Svediano]

Rezulto laŭ plej bona averaĝo:

 

 Ludanto:  

Averaĝo:

Serio 1:

Serio 2:

Serio 3:

1. 

 Sarkka

f

144

182

105

 

2. 

 Per Aarne

s

123

122

130

117

3. 

 Maikki

f

118

111

124

 

4. 

 Jukka

f

117

156

98

97

5. 

 Bertilo

s

111

90

105

137

6. 

 Antonia

s

87

95

78

 

7. 

 Katja

f

84

75

93

 

8. 

 Sara

s

80

62

98

 

9. 

 Pipsa

f

79

79

81

78

10. 

 Juhani

s

73

56

41

122

11. 

 Keiko

s

69

87

51

 

12. 

 Riitta

f

61

63

51

69

13. 

 Hokan

s

59

68

50

 

14. 

 Bettan

s

57

55

59

 

15. 

 Patrik

f

53

66

39

 

16. 

 Hanna

f

47

32

62

 

Reen al la komenco

Rezulto laŭ plej bona unuopa serio:

1. 

 Sarkka

 f

 182

2. 

 Jukka

 f

 156

3. 

 Bertilo

 s

 137

4. 

 Per Aarne

 s

 130

5. 

 Maikki

 f

 124

6. 

 Juhani

 s

 122

7. 

 Sara

 s

 98

8. 

 Antonia

 s

 95

9. 

 Katja

 f

 93

10. 

 Keiko

 s

 87

11. 

 Pipsa

 f

 81

12. 

 Riitta

 f

 69

13. 

 Hokan

 s

 68

14. 

 Patrik

 f

 66

15. 

 Hanna

 f

 62

16. 

 Bettan

 s

 59

Reen al la komenco

Komento pri la poentkalkulado:

La poentsumoj kalkulitaj dum la evento mem montriĝis je posta revizio sufiĉe erarplenaj. La kalkuleraroj tamen ne evidentigis iun ajn apartan tendencon kaj do sendube atribueblas al la komplikeco de la kegloludaj reguloj kaj ne al iuj trompaj intencoj. La supre prezentataj rezultoj estas zorge rekalkulitaj mane kaj komputile.

La plej multaj ludantoj sukcesis ludi nur du seriojn dum la disponebla tempo. Tamen po tri ludantoj el respektiva teamo ludis tri plenajn seriojn. Ĉar tiu ŝanco do dividiĝis egale inter ambaŭ landaj teamoj, ne evidentiĝis kialo ne kunkalkuli ĉiujn seriojn en la konkursaj rezultoj.

Reen al la komenco

Al Kva! Kvak!