Pri Kva! Kvak!

Papere:
Kva! Kvak! (aŭ karesnome simple la Kvako) estas la novaĵletero (aŭ simile) de La Ranetoj. Ricevas ĝin pagintaj membroj kaj aliaj individuoj, kiujn iamaniere tuŝas la raneta aktivado. En ĝi aperas informoj unuavice pri la lokoj de la ĉiumonataj kunvenoj, sed nature ankaŭ pri aliaj aktualaj aktivecoj de la societo. Ne malofte enestas krome plej diversaspekta materialo eduka aŭ distra.

Rete:
La interreta Kvako (retletera kaj TTT-a versioj) estas unuflanke alternativaj kanaloj por distribui la enhavon de la papera Kva! Kvak!. Sed aliflanke la enhavoj de la diversaj versioj antaŭvideble ne povas kaj eĉ ne devus ĉiam esti centprocente la sama. En malvaste cirkulanta paperfolio ekzemple eblas publikigi ilustraĵojn, kiuj pro kopirajtaj kialoj ne estas uzeblaj en la interreto. Aliflanke la malaltaj kostoj de reta distribuo forigas la spacajn limigojn kaj permesas pli ampleksan enhavon, por ne paroli pri ĝishora aktualeco.

Tiuj cirkonstancoj respeguliĝos en la aspekto de la TTT-a Kvako, kiu ja cetere servos ankaŭ kiel ĝenerala retejo de La Ranetoj.