La Ranetoj kaj Esperanto-muziko

mikke kun gitaroLa granda malhelpo de la esperantlingva kulturo ĉiam estis la diseco de ĝiaj portantoj. Eĉ treege talenta homo facile perdas la kuraĝon kaj motiviĝon daŭre okupiĝi pri kultura kreado, se mankas ĉirkaŭ li aŭ ŝi aliaj homoj por dividi la intereson. Mankas la ĉiutaga inspiro, kiun sparkigas saturita socia medio (kontraste al la nur sporadaj kontaktoj okaze de kongresoj ks.)

Tra la tuta historio de Esperantujo tamen ekzistis certaj lokoj en certaj epokoj, kie pro hazardo koincidis sufiĉe da kreemaj kaj interesataj individuoj por kune konsistigi la kritikan amason necesan por kvazaŭ eksploda ĉenreakcio.

Ni pensu ekz. pri la Budapeŝto de Literatura Mondo, la Parizo de La Piratoj - aŭ pri la Stokholmo de La Ranetoj, kiam temas pri moderna Esperanto-muziko.

La jena paĝo mallonge prezentas kelkajn ranetojn, sen kiuj la nialingva muziko tutcerte estus konsiderinde malpli prifierinda fenomeno...

bertilo, martin kaj andersPersone
Jen la centprocente stokholma kaj praraneta Esperantorokbando, origine fondita en 1986, cele al prezentiĝo okaze de la unua Kultura Esperanto-Festivalo en Upsalo. En la unua kunmeto membris Börje Lund, Bertilo Wennergren, Martin Wiese kaj PerOla Feuerstein (tiutempe Axelsson), kiuj kune registris la unuan albumon "62 minutoj" en 1987.

Ekde 1989, Persone konsistas el la triopo Martin, Bertilo kaj Anders Grop. La sonprofilo rapide evoluis for de la origina, fariĝante ĉiam pli unueca kaj polurita. Dum la pasintaj kelkaj jaroj Persone ellaboras ankaŭ senamplifilan repertuaron kaj per tio sendube ŝatindigas sin ĉe ankoraŭ pli vastaj sektoroj de la esperanta publiko.

[Jen legeblas interesa Persone-artikolo en Literatura Foiro n-ro 126, kiun verkis ilia kunranetino Kajsa Larsson. Multo ja okazis post tiam, sed la artikolo bonege resumas la ĝistiaman historion.]

La bando cetere starigis propran retpaĝaron, kun i.a. muzikaj specimenoj en MP3-formato.

juhani, olle kaj mikkeAmplifiki
Kion diri? Ja per Amplifiki ĉio komenciĝis. Jen la pionira bando, mem la praorigino de esperanta rokmuziko, kvazaŭ spontane ekestiĝinta en la fekunde festa etoso de la internaciaj junualaraj Esperanto-aranĝoj komence de la 80-aj jaroj.

La plena historio de Amplifiki postulus propran retejon. Nenombreblas la iamaj bandanoj kaj (preskaŭ) la eldonitaj registraĵoj. Nur unu afero restis konstanta - la gitaro kaj precipa ĉefmotoreco de Mikke Englund. La bando havis ofte internacian konsiston, sed stabiliĝis en la lastaj jaroj al kerna triopo stokholmregiona, en kiu krom Mikke membris Juhani Haavisto kaj Olle Bergius.

Bedaŭrinde ŝajnas, ke Amplifiki ĉesis aktivi, kaj almenaŭ ĉi-momente la bandanoj ne antaŭvidas regrupiĝon.

nataŝa kaj ĵomartĴomart kaj Nataŝa
Al Stokholmo ili venis la unuan fojon 1990, survoje al prezentiĝo dum KEF 3 en Västerås. Tiam ili estis jam famaj inter la esperantistoj en la tiama, vastega Sovetunio. Tre baldaŭ ili estis famaj ankaŭ en okcidento pro siaj hipnotige ravaj kaj etosplenaj kantaĵoj, tiel simple sed rafinite prezentataj.

(Nur malmultaj tamen sciis aŭ scias, ke ili en sia sud-kazaxhia hejmurbo Ĉimkent ambaŭ komencis kiel rokmuzikistoj, antaŭ ol dediĉi sin al la trubadurecaj, "simplaj kantoj", kiujn la mondo nun konas!)

Antaŭ kelkaj jaroj ili faris el Stokholmo sian konstantan hejmon, tie ĉi ili registris kaj eldonis plurajn albumojn, kaj tie ĉi naskiĝis en 1995 ankaŭ ilia filino Carina.

Multon plian pri Ĵomart kaj Nataŝa vi povas legi en ilia propra retpaĝaro!

oksana, andreo kaj vladimirLa pigoj
En 1989 komenciĝis ekscita periodo por La Ranetoj. Subite malfermiĝis la pordo al la por okcidentaj esperantistoj ĝis tiam plene nekonata sed kapturnige riĉa mondo de sovetia Esperanto-kulturo. Tio signifis precipe muzikon, kaj neniuj estis pli envolvitaj en tiu mondo ol la "pigoj", t.e. la muzikaktivuloj grupiĝintaj ĉirkaŭ la komponisto Vladimir Soroka (dekstre sur la foto kun siaj proksimaj kunlaborantoj Oksana Kurpekova kaj Andreo Berce.)

La pigoj fariĝis stokholmanoj-ranetoj kaj dum kelkaj intensaj jaroj laboregis por realigi mirindan vizion: fari el Stokholmo la mondan ĉefurbon de Esperanto-muziko per la starigo de plene ekipita, profesia sonstudio por nur tiu ekskluziva celo.

La plena sagao de tiu heroa projekto restas kompilenda, sed sufiĉu konstati, ke troviĝis momentoj, kiam ĝi fakte ŝajnis sur tre bona vojo sukcesi. Eble la tempo kaj la Esperanto-movado tamen ankoraŭ ne estis maturaj por subporti tiel grandiozan entreprenon. Ĉiukaze la pigoj per sia energio alportis multon por vivigi la komencon de la 90-aj jaroj ne nur por siaj ranetaj amikoj, sed por la sveda esperantistaro ĝenerale.


Reen al Kva! Kvak!

Paĝo laste ŝanĝita la 19-an de Marto 2001