(Septembro 2003)

venko

Ĉu la fina venko jam surprizis nin?

Unu belan dimanĉon antaŭ tute ne longe, vian fidelan Kvako-redaktoron plenigis sento de ĝoja ekscitiĝo malofta nuntempe, almenaŭ kadre de lia Esperanto-vivo. El inter sia keldeponeja fatraso li elfosis la de jaroj netuŝitajn restekzemplerojn de la lernolibro Grodan kaj post senpolvigo kunportis preskaŭ tutan skatolon da ili - 25 ekzemplerojn! - al la metroo por plenumi urĝan mendon.

Kaj ne temis pri ajna mendo. Ĉar ĉe la metrohaltejo Liljeholmen ilin transprenis nia malnova kunraneto Joakim Enwall por jam la sekvan tagon ekvendadi ilin al la studentoj aliĝintaj al la unuafoja Esperanto-kurso kadre de la Stokholma universitato!

Ni ranetoj do ĝoju - ne nur pro tio, ke tiu nia malnova eldonaĵo fakte montriĝis daŭre aprezata, sed precipe ĉar ĝi nun eĉ fariĝas parto de vere historia nova etapo por nia lingvo en Svedio. (Notindas cetere, ke ankaŭ la Nova Kompendio enestas la liston de la kursa studmaterialo.)

Laŭ Joakim, la anticipa interesiĝo pri la kurso evidente estis tre granda - la nombro de aliĝintoj fakte superis la 20 proponatajn lokojn, tiel ke la administrantoj ĉe la lingvoscienca fako jam ekpriesploris eblojn iel enpremi la neantaŭviditajn studentojn.

Temas pri 20-poenta kurso duonrapida, do instruota tra la aŭtuna kaj printempa semestroj. La teoriajn partojn gvidas Hartmut Traunmüller (kiu jam antaŭ pluraj jaroj iniciatis kurson pri interlingvistiko kadre de la sama instituto kaj ankaŭ starigis la nunan kurson), dum Joakim respondecas pri la instruado de praktika lingvokapablo.

Do: ĉirkaŭ dudeko da homoj, kiuj tute libervole ekstudas Esperanton sur universitata nivelo en nia urbo... Perspektivo kapturniga, priĝojinda sendube - sed ankaŭ iel timiga, ne eblas tion nei.

Ĉar kio okazos, kiam tiuj scivolemuloj estos lernintaj sufiĉe por iom post iom voli konatiĝi kun la efektiva esperantistaro? Kun kiuj estos iliaj plej unuaj kontaktoj? Ni ĉiuj ja bone scias, ke tio riskas decide influi la gradon de plua interesiĝo...

Estas deprima fakto, ke la stokholma Esperanto-medio ne ofertas multon inspiran. Male. Ni ankaŭ sobre konfesu, ke ankaŭ ni ranetoj nuntempe ne estas tiel amuzaj por eventualaj novalvenintoj, kiel ni sendube iam estis en la epoko de - ni diru diplomate - pli vigla aktivado.

"Sed ĉu ni tamen ne povus ion elpensi, ion amuzan kaj inspiran aranĝi...?" Je sia propra surprizo la Kvako-redaktoro ekperceptas spasmetojn en nervoj, kiujn li jam kredis mortaj - la nervoj de aktivulo:

"Iel ni devus prizorgi tiujn homojn, antaŭ ol estos tro malfrue! Ĉar se ne ni, do kiuj?"

Indas diskuti tion, ĉu ne?

Dume Joakim promesis veni al iu venonta kunveno por raporti al ni pri la progreso de la kurso.


(Septembro 2003)

Septembre sub signo de la Kankro

Ĉu vi scias, kie la kankroj pasigas la vintron? Dum la septembra ranetkunveno eblos certiĝi pri almenaŭ iuj el ili. La kunveno okazos sabaton la 13-an de Septembro je 15h00 ĉe Bettan kaj Mats Gröning (tel. 08-778 21 26), kaj ili proponas ke ni tiam kaptu la okazon festeni ĝui ĝuste kankrojn sur ilia novpretigita altano. (Se tro malvarmos ni sidos en tendo.) Bettan kaj Mats preparos salaton kaj panon kaj disponigos kradrostilon. Ĉiu mem kunportu kankrojn kaj rostotaĵojn en dezirataj kvantoj. (Saĝa konsilo estas interkonsente dividi kankropakaĵon kun aliaj kunvenontoj.)

La adreso de Bettan kaj Mats estas Vasavägen 22 A en Tumba. Jen kiel atingi:

Iru unue per loka trajno al Tumba. De tie sekvu Grödingevägen ĝis la fino. Iru dekstren laŭ Högbrinksvägen (en direkto al Folkets Hus). Sekvu la kurbiĝon al Kyrkvärdsvägen (maldekstren), kaj eniru la unuan straton, Vasavägen, dekstren. La domo situas ĉe la dekstra flanko, tamen ne tuj ĉe la strato, sed sur la "monteto" (notu la numeron 22 A). Unue vi vidos duoblan autoŝedon, eniru tie. La domo situas ĉe la dekstra flanko post proksimume 50 metroj.

Eblas ankaŭ veturi per buso 715 de Tumba al la dua haltejo laŭ Högbrinksvägen. De tie kiel supre.