(Oktobro 2003)

imperatoro

La logika sekvo ...

El Paladino Proklamas:

"La Esperantan Civilizon ekde ĝia unua koncipiĝo animis la strebo al plena realiĝo de nia identeco kiel supernaciaj kulturportantoj. Klarvida studo de historiaj paraleloj kaj nuntempaj tendencoj ne lasos dubojn pri la nepra direkto de tia strebado:

La embriajn valorojn de la Roma respubliko ja finmaturigis kaj monde disvastigis nur ĝia sekvanto, la Romia Imperio. La franca revolucio de 1789 faligis putrajn kaj ne plu vivipovajn strukturojn, sed la tiel estiĝinta respubliko mem estis nura interŝtupo survoje al la imperio de Napoleono, per kiu la novaj valoroj fulme sed firme disradiis tra Eŭropo.

En la hodiaŭa mondo ni vidas novan dispolusiĝon de grandpotencegoj, kiam la ĉiam pli firme federaciiĝonta Eŭropa Unio prepariĝas por defii la hegemoniajn aspirojn de Usono.

En tiu lumo ŝajnas evidente, ke ĉia plua prokrastado egalus al perfido de la ĝisnunaj atingoj de la Esperanta Civilizo. La jam establitaj strukturoj kaj institucioj konsistigis nemalhaveblan skafaldon por la finkonstruo de la sekva ŝtupo, kies tempo tamen nun finfine venis.

Pro tio ni solene deklaras, ke la senteritorian respublikon de la E-popolo ekde hodiaŭ anstataŭas la Raŭmia Imperio. Per tio do finiĝis la konsula epoko kaj komenciĝas la dinastia regado de la suverena imperatoro Georgo la unua kaj la imperiestra moŝtino Margareta.

Ne plu nura subjekto de la internacia juro, la Esperanta Civilizo nun mem diktos la leĝojn. Internajn ribelantojn ni punos sen indulgo, eksterajn rezistantojn ni konkeros kaj plej severe subigos, sed al ĉiuj plenrajtaj raŭmianaj civitanoj kaj lojalaj tributuloj ni promesas nian bonvolan protekton kaj ĉiujn riĉajn fruktojn de nia glora Civilizo."


(Oktobro 2003)

Bonvenon al Lena kaj Per Aarne

La oktobra ranetkunveno okazos sabaton la 11-an de Oktobro je 15h00 ĉe Lena kaj Per Aarne Fritzon (tel. 08-97 47 76). La adreso estas Lilla Sällskapets väg 66, metrohaltejo Bredäng.