(Novembro 2003)

rano

Daŭre en Bredäng

La novembra ranetkunveno okazos sabaton la 8-an de novembro je 15h00 ĉe Kajsa kaj Janne Pärke (tel 08-97 46 26). Ila adreso estas Lilla Sällskapets väg 34 kaj la metrohaltejo nomiĝas - Bredäng.

La decembra ranetkunveno, siavice, okazos en la Luĉia tago, do sabaton la 13-an de decembro je 15h00 ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (08-724 97 77). Ili loĝas ĉe Lilla Sällskapets väg 66. Se vi trovis la vojon al la oktobra kaj la novembra kunvenoj, vi facile trovos ankaŭ nun ...


(Novembro 2003)

Ŝanco retrovi perditan duonhoron

Ni estis pluraj partoprenantoj de la pasintsomera UK en Gotenburgo, kiuj faris apartan klopodon ellitiĝi ĝustatempe por ne maltrafi la anoncitan aŭtoran duonhoron de nia amiko Sten Johansson en la kongresa libroservo. Imagu la psikan traŭmaton, kiam nin anstataŭ la atendita barba kapo alfrontis kapo globe kalva, kiu krome elbuŝigis absurdajn ŝlagrojn kun preterhoma hipervervo.

Ĉi-sabaton ni tamen havos novan ŝancon, ĉar Sten promesis veni al la kunveno ĉe Lotta kaj Ian. Li ankaŭ kunportos kelkajn librojn por vendi, do ne forgesu provizi vin per mono!