Aktuala! (Januaro 2004)

gitaro

Bruna Ŝtono vizitas nin

Ĉu vi jam timis, ke ĉi-monate tute ne okazos ranetkunveno? Trankviliĝu. Jes okazos, kaj eĉ tute speciala.

Tre verŝajne vi jam konas la nomon Mikaelo Bronŝtejn. Jam de la komenco de la 1960-aj jaroj li estas unu el la ĉefmotoroj de la esperanto-vivo en tiama Sovetunio kaj nuna Rusio, ne nur kiel movada aktivulo sed eĉ pli grave kiel multfaceta kulturkreanto - verkisto, tradukisto, satiristo, poeto, kantisto...

Dum la lasta tempo Mikaelo turneis en Germanio kaj Svedio kaj nun pasos Stokholmon survoje al Finnlando. Por ke ni ne maltrafu la ŝancon renkonti lin dum lia mallonga vizito, la januara kunveno estas ŝovita al la dimanĉo la 18-an de Januaro kaj okazos je 15h00 ĉe Nataŝa Gerlach kaj Ĵomart Amzejev (tel. 08-760 41 55). Stratadreso: Skäftingebacken 3. Plej proksima metrohaltejo: Tensta.

Dum nia kunveno Mikaelo i.a. prezentos al ni malgrandformatan koncerton de siaj propraj kantaĵoj. Do, eĉ se vi estas unu el tiuj tre sporadaj kunvenpartoprenantoj, en tiu ĉi okazo vere estus tro stulte ne veni!

Ankaŭ indas kunporti iom da mono, ĉar aĉeteblos ne nur registraĵoj de Mikaelo mem, sed ankaŭ la ĵus pretiĝinta nova k-disko de Ĵomart kaj Nataŝa, kiu ĉi-foje entenas nur materialon verkitan de ĝuste - Mikaelo Bronŝtejn.


Aktuala! (Januaro 2004)

Ontaj kunvenoj ...

Februaro, Marto, Aprilo... Anoncu al Per Aarne kiumonate vi volas gastigi ranetkunvenon.