(Februaro 1997)

"Kunportu d--p-z-t-v-jn"

Tute laŭ la antaŭdiroj de Nostradamo, nia epoko prezentas harstarigajn aŭgurojn kaj signojn de alvenanta kataklismo. La lasta el tiuj estas la ŝoka propono, ke ni okaze de la venontsabata kunveno ĉe Bettan kune rigardu l-mb-ld-jn, amasiĝintajn dum pli ol 15-jara esperantumado diversloke en la mondo kaj sendube prezentantajn multajn ĝenajn kaj prefere forgesindajn momentojn el pasinteco komuna al pluraj el ni. La proponinto volis sofisme preteksti, ke tute ne temus pri rompo de la statuto, "se ni nur zorgos fini la kunvenon antaŭ la prezentado" (!).

La koncerna persono eĉ volas instigi ĉiujn traserĉi siajn proprajn rubstorejojn kaj alporti pli da tiuj... diafanaj objektoj por montri sabate. Nu, konsentite, ke se devas okazi, prefere okazu ĉio en unu fojo.

Ĉiukaze vi estas avertitaj!


 

(Februaro 1997)

Februara kunveno ĉe Bettan

Kiel jam aludite, ni do estos bonvenaj ĉe Bettan Ahlgren sabate la 8-an de Februaro je 15h00. Ŝia telefonnumero estas 08-530 331 87 kaj ŝia adreso Långsvängen 67. La loko atingeblas per la busoj 707 kaj 708, aŭ de la stacio Tumba aŭ de la metrohaltejo Alby (busoj direkte al Tumba. Eliru ĉe la haltejo Vreta gårds väg, poste sekvu la samnoman straton ĝis la strato Långsvängen. Rigardu la maparon de la stokholma telefonlibro, paĝo 48 (b5)! Verŝajne eblos saŭni, do kunportu mantukon.


 

(Februaro 1997)

Plenkreskiĝinta Erica invitas marte

La marta ranetkunveno okazos ĉe Erica Enwall sabate la 8-an de Marto je 15h00. La telefonnumero estas 08-33 49 72 kaj la strato Hagagatan 34 (Metrohaltejo Odenplan).

Tiu tago cetere estos tre konvena okazo gratuli al Erica, ĉar la antaŭan tagon (vendrede la 7-an de Marto) ŝi fariĝos 30-jara! Verŝajne ŝi estas la plej lasta (?) el la praranetoj fari la salton trans tiun abismon...


 

(Februaro 1997)

Andi daŭre atingebla

Nia kunraneto Andi Münchow ne volas perdi la kontakton kun Stockholmo kaj petis publikigi la jenajn informojn:

Adreso: Andi Münchow, Oberstr. 15, D-30167 Hannover, Germanio
Telefono: +49 (0)511 700 00 59 (ĉiam respondilo), aŭ 700 00 11 (sen respondilo)
Fakso: +49 (0)511 710 09 73 (ĉiam funkcianta).