(Aprilo 1997)

Bettan proponas bananumadon

La jena retletero alvenis al la Kvako de Bettan Ahlgren:

"Komence de Junio okazos en Djurgården bananfesteno. La aranĝo nun atingis sian 14-an aŭ 15-an jaron kaj estas grandeta pikniko kun diversaj aktivecoj. La preciza dato ankoraŭ ne estas fiksita, sed temas pri la unua aŭ dua semajnfino de Junio.

La aktivecoj konsistos inter alie de "bananpilkado" (bazbalo), bananĉasado en la arboj, kvizoj, ŝnurtira lukto, ktp.

Postulo por aliĝi al la "bananpilkado" estas, ke oni kunportas botelon da ŝaŭmvino. Cetere oni kunportas la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiujn oni mem volas ĝui en la naturo. La nombro de partoprenantoj kutime estas ĉ. 100 personoj se belas la vetero, kaj la aranĝo estas entute tre agrabla.

Do publikigu tin ĉi inviton en la Kvako. Se iu havas demandojn, bonvolu turni sin al mi. Mi informos pri la dato, tuj kiam mi scios ĝin.

Amike,

- Bettan

P.S. Publikigu ankaŭ mian retadreson en la Kvako."


 

(Aprilo 1997)

Listo de reteranoj

Do, laŭe al la supre esprimita peto de Bettan, jen venas ne nur ŝia retadreso, sed tiuj de ĉiuj rete atingeblaj ranetoj, pri kies adresoj la Kvako-redaktoro momente disponas. Se vi mankas en la listo, bonvolu tuj-tuje informi al Per Aarne!

Bettan Ahlgren :mats.groning@mailbox.swipnet.se
Bettina Feuerstein :perola.feuerstein@stockholm.mail.telia.com
Per Ola Feuerstein :perola.feuerstein@stockholm.mail.telia.com
Per Aarne Fritzon : fritzon@bahnhof.se
Stellan Lagerström :lagerstrom@plasma.kth.se
Håkan Lundberg :ma6haklu@student.lhs.se
Lena Månsson :fritzon@bahnhof.se
Berit Posthuma :berit.posthuma@mailbox.swipnet.se
Henning von Rosen :hoko@algonet.se
Bertilo Wennergren :bertilow@hem1.passagen.se
Martin Wiese : martin.wiese@SBK.stockholm.se (dum ankoraŭ kelka tempo)


 

(Aprilo 1997)

Kaj la kunvenoj, nature:

Aprila kunveno: Sabate la 12-an de Aprilo je 15h00 ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (Tel: 08-724 97 77), Ejdervägen 30 en Fagersjö. (Buso 165 de Liljeholmen, Högdalen aŭ Farsta, eliru ĉe haltejo Havsörnstorget.

Maja kunveno: Sabate la 10-an de Majo ĉe Lena Månsson kaj Per Aarne Fritzon (Tel: 08-97 47 76), Västertorpsvägen 154 (metrohaltejo Västertorp).