(Junio 1997)

La Kvako ekkvakas perdrate!

[kvakanta raneto] Via favorata amaskomunikilo trapasis plurajn teknikajn metamorfozojn tra la jaroj. Nun Kva! Kvak! tute oportunisme adoptis la plej lastan modon kaj prezentiĝas ankaŭ en versio interreta!

Aŭ pli ĝuste en du retversioj - ekde nun nome eblos ricevi la bultenon en formo de simpla (nur teksta) retletero kun la plej gravaj informoj, dum samtempe plenkolora (momente ĉefe flava), bildoriĉa, glore hiperteksta Kvako frandeblos en TTT-paĝara vesto.

(Por via kleriĝo:TTT[Tut-Tera Teksaĵo] estas la rapide establiĝinta esperantaĵo por WWW[World Wide Webb].)

"Sed por kia utilo?!" demandos indigne la komputilskeptikemuloj. Nu - unue gravas atentigi, ke la papera Kvako ja pluvivos ankaŭ estonte por ĉiuj, kiuj preferos ĝin. (Ĉu mi menciis, ke ekde nun ankaŭ eblos ricevi ĝin fakse?). Sed tiuj ĉi modestaj folioj estas surprize kostaj - kalkulu mem: fotokopio 1,50 SEK/paĝo, koverto 1 SEK, afranko 5 SEK ĉio por nur unu sola unuflanka A4. (Kaj tiam ne kalkuliĝis la mortaj arboj!)

Due, eĉ se hodiaŭ ne ĉiuj ankoraŭ disponas pri ia retatingeblo, tiu situacio tre verŝajne rapide ŝanĝiĝos - jam venontjare vi eble legos la Kvakon per via televidilo aŭ per la publikaj telefonoj. Do utilas ekprovi jam nun.

Kaj trie - ne malplej grave: TTT ofertas la eblecon plenpake superŝuti vin per la plej diversaj fascinaĵoj. Unu el la unuaj atrakcioj de la raneta retejo estos ekzemple la plena teksto de la jam antaŭ longe mitiĝinta unua numero de Kva! Kvak! el 1981! ("Låt alla du känner låna denna blaska!")

Ne maltrafu tion, vizitu la retan Kvakon jam hodiaŭ! [Sed vi ja jam estas tie ĉi!]

Se vi pro ajna kialo ne deziras, ke viaj nomo kaj adreso aperu en la raneta retejo (ja publike alirebla), bonvolu senprokraste sciigi tion al Per Aarne.


 

(Junio 1997)

Piknika ranetkunveno festos someron

La sezonfina ranetkunveno okazos ĉi-foje eksterdome (espereble). Sabate la 14-an de Junio je 15h00 ni nome piknikos sur herbejo ĉe la lago Trekanten. (Plej proksima metrohaltejo estas Liljeholmen; prenu la dekstran vojeton por laŭiri la lagon ĝis vi trovos la gregon de paŝtiĝantaj ranetoj).

La loko estas elektita, krom pro sia ĝenerala agrableco, ankaŭ pro sia proksimeco al la loĝejo de Bertilo Wennergren (tel: 08-645 24 36) ĉe Sannadalsvägen 4 - tie ni nome rifuĝos okaze de pluvo aŭ alia malagrabla vetero. Ĉiukaze ni manĝos piknikaĵojn. La propono estas kunporti manĝaĵojn konvenajn por komuna bufedo.


 

(Junio 1997)

Lastminute:

Montriĝis, ke la jam decidita pikniko ĉe Trekanten bedaŭrinde kolizios kun la Bananfesteno proponita de Bettan Ahlgren en la antaŭa Kvako.

Vojaĝonta?Bettan (tel: 08-530 331 87) havas ekstran ekzempleron de Pasporta Servo por vi.

KEF denove en Svedio! La Kultura Esperanto-Festivalo okazos en vermlanda Lesjöfors en 1998 zorge de SEJU. Inter la organizantoj troviĝas pluraj ranetoj.


 

(Junio 1997)

Plej aktualaj retadresoj

Jen kompletigoj kaj korektoj al la retadresaro aperinta en la antaŭa numero. Aldonigis pluraj novaj, inter alie la adreso al Joakim Enwall en fora Pekino. Kiel bele estas konscii, ke la Kvako efektive legiĝas ĉie!

Bettan Ahlgren :mats.groning@mailbox.swipnet.se
Joakim Enwall :joakim.enwall@foreign.ministry.se
Bettina Feuerstein :perola.feuerstein@stockholm.mail.telia.com
Per Ola Feuerstein :perola.feuerstein@stockholm.mail.telia.com
Per Aarne Fritzon : fritzon@bahnhof.se
Anneli Hovberger : anneli.hovberger@stockholm.mail.telia.com
Elisabeth Köster : Elisabeth.Koster@arcus.se.astra.com
Stellan Lagerström :lagerstrom@plasma.kth.se
Håkan Lundberg :ma6haklu@student.lhs.se
Lena Månsson :fritzon@bahnhof.se
Berit Posthuma :berit.posthuma@mailbox.swipnet.se
Henning von Rosen :hoko@algonet.se
Bertilo Wennergren :bertilow@hem1.passagen.se
Ian Wibberley :Ian.I.Wibberley@telia.se
Martin Wiese : martin.wiese@SBK.stockholm.se (ĝis la 11-a de Julio 1997)
Fabian Österdahl :fabian@nrm.se