(Aŭgusto 1997)

Naskiĝtaga ekskurso

Ĉi-jare, por la unua fojo de pli ol almenaŭ dek kvin jaroj, pro forgesemo aŭ neglektemo, tute ne okazos la tradicia somerfina ĉe-natura renkontiĝo organizita de La Ranetoj. Do nek Barnens Ö, nek Roza Monto...!

Sufiĉe angoriga penso, ĉu ne? Tamen ne ĉio estas perdita!

Bonŝance por ni ĉiuj, Stellan Lagerström nome venis al la ideo inviti nin al sia somera daĉo okaze de sia baldaŭa naskiĝtago.

Kiel pluraj el ni jam scias, tiu ejo estas lokigita sur insulo en la stokholma arkipelago, elektita ĝuste pro sia plena konformiĝo al ĉiuj atendoj rilate plezuran somerumadon ­ naturo, akvo, steloj, fiŝoj kaj beroj, ĉio trovigas abunde...

Temas pri la venonta sabato, la 9-an de Aŭgusto.

Por atingi la insulon Lagnö, vi devas kapti la buson n-ro 430 de Slussen je unu el ambaŭ subaj horoj: aŭ je 12h40, aŭ je 14h40.

Post sufiĉe precize 45-minuta veturo, vi atingos la haltejon Återlöga.

Elirinte, vi vidos leveblan barieron. Iru preter ĝi al la varfeto ĉe la bordo. Tie atendos Stellan por veturigi vin al Lagnö per sia barko.

En la daĉo troviĝas sufiĉe da lokoj por tranoktado, nur kunportu littolaĵojn. Kunportu ankaŭ frandaĵojn por kradrostado.

Por povi plani la semajnfinon, Stellan petas vin nepre antaŭanonci al li plej malfrue ĝis ĵaŭde, ĉu vi venos. La telefonnumero estas 08-97 75 56.

[La telefonnumero al la domo en Lagnö estas 08-57 02 85 59.]


 

(Aŭgusto 1997)

Ankoraŭ unu ebleco kradrosti

Ne ektimu, sed fakte ankaŭ tiu ĉi somero ne daŭros eterne. Konsolo estas, ke denove komenciĝos la regulaj ranetkunvenoj!

Al la unua de tiu ĉi aŭtuno invitas Bettan Ahlgren (tel: 08-530 331 87). Temas pri la sabato la 13-an de Septembro je 15h00.

La adreso estas Långsvängen 67, kaj tien vi trafos en la jena maniero:

Prenu iun el la busoj 707 aŭ 708, aŭ de la stacio Tumba, aŭ de la metrohaltejo Alby (busoj direkte al Tumba). Eliru ĉe la haltejo Vreta gårds väg, sekvu la samnoman straton ĝis vi atingos la straton Långsvängen.

Espereble la vetero ankoraŭ estos eltenebla, kaj Bettan admonas ĉiujn kunporti bongustaĵojn laŭ propra prefero por kradrosti. Ŝi mem provizos per salato.