(Oktobro 1997)

Ĉu iu plu legas la Kvakon???

Via favorata amaskomunikilo havas nur unu celon kaj ekzistopravigon – nome, servi kiel la laŭeble plej kompleta, korekta kaj akurata informilo pri ĉio, kio koncernas La Ranetojn. Ni ne multon pretendas, sed tion, jes.

Tial ni lastatempe ne povas ne miri, kiam ĉiam denove ekaperas indikoj, ke la bulteno ne plene sukcesis plenumi tiun sian funkcion! Du ekzemploj:

a) La septembra ranetkunveno. Nur tre malmultaj venis. Poste montriĝis, ke almenaŭ iuj ne konsciis pri la dato, ĉar ili estis jam forgesintaj pri la anonco. Ŝajna klarigo: la koncerna Kvako aperis tro frue, jam komence de Aŭgusto... (Eraro evitinda?)

b) Konfuzo pri ranetaj retadresoj. Unu raneto volis, tute laŭdinde, krei specon de interreta interraneta diskutforumo, funkciantan pere de retpoŝto. Tamen li konis la retadresojn de nur kelkaj siaj kunranetoj, kvankam ĉiuj el ili jam publikiĝis en aŭ la presata aŭ la retpoŝta Kvako, kaj konstante troveblas en la raneta TTT-ejo, ankaŭ ĝi ĝisvome reklamata en la Kvako...

Konsentite, ke ni ĉiuj vivas en socio eble trosaturita per informoj. Espreble tamen ne ĝuste la Kvako fariĝos tiu decida troaĵo, kiu fine krevigos al vi la kapojn.

Por esti singardaj, jen tamen kelkaj konsiletoj:

Legu en ĝi ne tro en unu fojo, rezervu abunde da tempo por digesti ĝian enhavon, kaj memoru – ĉiam konsilindas konservi la malnovajn numerojn kiel referencilojn por estontaj bezonoj!



 

(Oktobro 1997)

Parolante pri retadresoj:

Ankaŭ Kajsa Larsson alkupliĝis kaj atingeblas per k-la@algonet.se.

Sara Török ja nuntempe rikoltas laŭrojn en Eskilstuna, sed solene promesis daŭre vizitadi la ranetkunvenojn. Memorigu ŝin per red97stk@mds.mdh.se.

Multaj ranetoj jam pli frue amikiĝis kun japana samideano Kadoja okaze de liaj vizitoj al Stokholmo. Li nun studas en Upsalo, kaj do espereble ankaŭ venados al niaj kunvenoj. Atende svedan retadreson, li atingeblas per kadoya@info.human.nagoya-u.ac.jp.


 

(Oktobro 1997)

Anonco (ne tro frua) pri la oktobra kunveno:

Ĝi okazos sabate la 11-an de Oktobro je la 15h00 ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (tel: 08-724 97 77.) Ilia adreso estas Ejdervägen 30, kio atinegblas jene: Prenu la buson 165 aŭ de Farsta, aŭ de Högdalen kaj eliru ĉe la haltejo Havsörnstorget.