(Novembro 1997)

10 jaroj

... da vivo en Svedio pasis por nia kunranetino Bettina Feuerstein ĉi-aŭtune. Por marki la okazon, ŝi invitas ĉiujn ranetojn al granda festeno fine de Novembro.

Ĉu jam dek jaroj? Ĉu nur dek jaroj? Unuavide sensencaj cerbumoj pri persono jam de longe neniel forimagebla el sia stokholma kunteksto kaj niaj vivoj.

Sed nature ni havas kaŭzon ĝoji, ke ŝi mem trovas tiun jubileon celebrinda. (Kaj ankaŭ, ke ŝi starigas imitindan ekzemplon al niaj ceteraj, ne malmultaj, naturaliziĝantoj – ja ni ĉiuj volonte ade festos vian respektivan daŭran troviĝon en nia rondo!)

Festenaj faktoj:

Dato: La 22-an de Novembro je 20h00.

Loko: Granda loĝdomo nomata Villa Björkhaga, strato Alnäsvägen 3, en Bergshamra. (Rigardu la telefonlibran mapon n-ro 25, kvadrato F3.) Eliru la metrohaltejon Bergshamra direkte al la centro, turniĝu 180 gradojn, transiru la straton Björnstigen kaj sekvu piedvojeton direkte al la akvo. La vilao troviĝas en la proksimeco de la ponto. Se vi perdos la vojon, telefonu al 010-332 67 99 por voki helpon.

Kion kunporti: T/Drinkaĵojn kaj maĉetaĵojn (arakidoj, ĉipsoj, olivoj ktp.). Bettina kaj ŝia kungastiganto Emanuela ja regalos per io, sed prefere ne venu lupe malsata.



 

(Novembro 1997)

Ranetkunvenoj

Novembra kunveno:

Sabate la 8-an de Novembro je 15h00 ĉe PerOla kaj Bettina Feuerstein (tel: 08-604 74 32). Ilia adreso (ĉi-foje) estas Tobaksvägen 26, kio atingeblas de la metrohaltejo Hökarängen.

Decembra kunveno:

Sabate la 13-an de Decembro (Luĉia-tago!) je 15h00 ĉe Kajsa Larsson (tel: 08-97 46 26). Ŝi loĝas ne tro malproksime de la metrohaltejo Bredäng, ĉe strato Lilla Sällskapets väg 34. Bone povas esti, ke eblos saŭni. (Ĉu ne, Kajsa?)