(Januaro 1998)

Krizo nuligita lastminute!

Dum siaj jarmiloj da ekzisto, la homaro konfrontis plurajn fatoplenajn okazaĵojn kaj decidajn turnopunktojn.

Iuj konsistigis minacojn preskaŭ ne plene kompreneblajn. Ni scias ekzemple, ke komence de la 1960-aj jaroj Usono kaj la tiama Sovetunio staris sojle al plenforta atoma milito sparkigita de la akra konflikto super Kubo.

Nur lastatempe ni eksciis, ke komence de la 1980-aj jaroj la terdetrua milito estis eĉ pli proksima. Bonŝance ankaŭ ĉi-foje la krizo tamen nuliĝis antaŭ ol realiĝi.

Kaj tute ĵus ni evitis ankoraŭ unu pli-malpli neimageblan krizon. Nome tre preskaŭ pasis, ke la januara ranetkunveno tute ne okazus!

Tio estus la unua fojo dum la 16-jara ekzisto de la klubo, ke oni permesus ordinaran kunvenon ne okazi.

Tamen ĝis la silvestra vespero ne anoncis sin volontula gastigonto. Pro malfeliĉaj cirkonstancoj simple ne konvenis al iu proponi sin por ĝuste tiu kunveno.

Bonŝance ni almenaŭ ĉi-foje ne bezonis travivi tian katastrofon. Ni danku al Lotta kaj Ian, kiuj komprenis la seriozecon de la situacio kaj bonvolis denove gastigi nin tiel baldaŭ post sia lasta fojo pasintan Oktobron!



 

(Januaro 1998)

Do: januara kunveno ĉe Lotta kaj Ian

Sabate la 10-an de Januaro je 15h00 ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (08-724 97 77.) Ilia adreso estas Ejdervägen 30, kio atinegblas jene: Prenu la buson 165 aŭ de Farsta, aŭ de Högdalen kaj eliru ĉe la haltejo Havsörnstorget.


 

(Januaro 1998)

Valentintaga kunveno ĉe Lena kaj PAF

Sabate la 14-an de Februaro je 15h00 ĉe Lena Månsson kaj Per Aarne Fritzon (08-97 47 76.) Ni loĝas ĉe la strato Västertorpsvägen 154, promendistance de la metrohaltejo Västertorp. La tradicia konekto inter la romiana martiro Valentino kaj ĝenerala amindumado cetere onidire konsistus en tio, ke en la dato portanta lian nomon la birdoj komencus pli interesate rigardadi sin reciproke...


 

(Januaro 1998)

Bildstrioj ekskluzive

Nia gotenburga samideano Martin Weichert (en konsultaj rilatoj kun La Ranetoj) ne nur estas provizanto de tre valoraj esperantlingvaj servoj en la Interreto.

Inter multaj aliaj projektoj, li ankaŭ pli-malpli sola en Esperantio kultivas la arton de mallongaj, humuraj bildstrietoj kun fiksa galerio de roluloj, laŭ bone konata modelo. Liaj strioj de jaroj regule legeblas en i.a. GEJ-gazeto kaj aliaj movadaj presaĵoj.

Nun li, kun koraj salutoj al ĉiuj ranetoj, permesis al la Kvako aperigi du strietojn neniam antaŭe publikigitajn. Ĝuu! La dua aperos venontnumere.

(Sed Martin, unu demando: ĉu via strio havas iun titolon?)

Legu la komikson
[ Reen al la plej aktualaj informoj]