(Marto 1998)

Kredu aŭ ne:
Ranetkunveno ĉe Mikke!

[mikke kun gitaro]

Jes! Sabate la 14-an de Marto ni kunvenos ĉe la iama ranet-prezidanto kaj nuntempa entreprenista patrono Micke Englund!

La adreso estas Love Almqvists väg 8, proksime al la metrohaltejo Kristineberg. Li atingeblas per la telefonnumeroj 08-618 59 24 (hejmo) aŭ 08-668 10 23 (laboro).

Notu la iom ŝanĝitan horon: ĉi-foje ni estas bonvenaj je 17h00.



 

(Marto 1998)

Katastrofa eraro korektenda

Konsciante, ke la legantoj alkutimiĝis rigardi la Kvakon la absoluta arbitranto de lingva hiperkorekteco, la redaktanto dum la pasinta monato konstante turmentiĝis pro vulgara mispaŝo enŝteliĝinta en la pasinta numero (kaj pri kiu certa raneto kun propraj ambicioj tiurilate ne malhastis atentigi): La 14-a de Februaro ja ne estas la *Valentina tago, sed ja la Valentena tago...


 

(Marto 1998)

Jen la promesita...

... dua el la du neniam antaŭe publikigitaj komiksaj strioj, kiujn nia gotenburga amiko Martin Weichert donacis al ni okaze de la pasinta Kristnasko. Ĉi-foje li omaĝas al majstro, kiun la Kvako-legantoj bone konas!

detalo el la komiksoLegu la komikson
[ Reen al la plej aktualaj informoj]