(Aprilo 1998)

Rubriko de embarasaj malkaŝoj...

rana idoloMontru la panelojn

Ni demandas nur: kiu "likis"? La jenajn du panelojn, evidente bildigantajn ranetkunvenon, nia amiko Martin Wiese trovis en la sveda komiksaĵo Fantomen. Tiaj maldiskretaĵoj ja povos plene ruinigi nian reputacion!



 

(Aprilo 1998)

Aprila kunveno ŝovita (bonŝance!)

Povas esti, ke vi ankoraŭ ĉi-momente fulme tondras pro indigno kaj kolero kontraŭ via fidela Kvako-redaktoro. "Jam alvenis kaj eĉ pasis la dua sabato de la monato, sed eĉ silabon mi ne ricevis pri kie devus okazi la aprila kunveno! Tuja demisio estas la minimuma postulo, kaj senkapigo nur iom transus la moderon por puni tian malkompetentecon!", ktp, ktp

Nu, veras, ke ĉi-foje la alproksimiĝanta ranetkunveno eĉ pli ol kutime sukcesis surprizi la bulteniston, kies atenton plene okupis aliaj zorgoj.

Sed la bona novaĵo estas, ke nenio tamen estas perdita! La venonta kunveno nome okazos nur la trian sabaton de Aprilo! (Diversaj esceptoj de ĉiuj deantikve establiĝintaj reguloj ŝajne svarmis lastatempe, sed prefere tio, ol neniu kunveno, ĉu ne?) Do:

Aprila kunveno: Sabate la 18-an de Aprilo je 15h00 ĉe Ĵomart Amzejev kaj Nataŝa Gerlach (tel. 08-750 41 55).

La adreso estas Elinsborgsbacken 27, kaj la plej proksima metrohaltejo Tensta. Pro treege malbonaj antaŭaj spertoj, ni ne provos doni pli precizajn indikojn pri la vojo. Prefere mem konsultu la stokholman telefonlibran mapon 23 G1!