(Majo 1998)

rano frandanta

Ĉu jam denove kunveno?

Jes ja – ĉi-foje la interspaco inter la ranetkunvenoj (kaj la Kvakoj) fariĝis eksterordinare mallonga, ĉar jam venontsabate ni revidos nin denove.

La maja kunveno nome okazos sabate la 9-an de Majo je 15h00 ĉe Bertilo Wennergren (tel: 08-645 24 36). Lia adreso estas Sannadalsvägen 4, kio konvene atingeblas de la metrohaltejo Liljeholmen.



 

(Majo 1998)

Esperanta retadreso senkoste

La suba oferto venas rekte de la nelacigebla esperanta retsorĉisto Franko Luin:

”Saluton!

Estas reklamo por esperanto, se la retadreso enhavas la vorton esperanto. Tial venas relative ofte demandoj, ankau el eksterlando, ĉu eblas aranĝi retadreson je @esperanto.se. Jes, tio eblas kaj kelkaj membroj de SEF jam havas tion. Sed tio eblas nur, se oni havas sian interretan abonon ĉe la sama liveranto kiel SEF, t.e. ĉe Algonet. Skribu retleteron al mi (franko@esperanto.se) indikante, kiun nomon vi ŝatus uzi (t.e. kio estu antau la @) kaj mi aranĝos tion. Viajn retleterojn vi ricevos kiel nun en via ordinara leterkesto. La diferenco estos, ke vi havos du retadresojn.

Se via interreta abono estas ie alie, vi povas ek de nun havi alternativan adreson je @esperanto.nu. Aliru la paĝon <http://esperanto.nu/retadreso/> kaj registru vin tie. Vi povas registri plurajn retnomojn (vian propran, plian familianon, la klubon, specialan aranĝon k.a.). Ĉiuj leteroj aperos en via ordinara leterkesto, sed videblos, kiun ili celas.

Ambau servoj estas tute senpagaj. La dua ne limiĝas al svedaj esperantistoj, sed estas uzebla de ĉiuj esperantistoj kaj esperanto-organizoj, kiuj volas havi mallongan esperanto-adreson. Vi volonte disvastigu la informon pri tio al viaj amikoj kaj samklubanoj.

Amike,

Franko Luin”

[Aliflanke, la vera revo ja estus adreso simila al @ranetoj.ĝu, ĉu ne? -ndlr]