(Junio 1998)

hedonisma muminpaĉjo

Prepariĝu por pikniko en Fagersjö

La junia ranetkunveno okazos sabate la 13-an de Junio ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (tel. 08-724 97 77).

Atentu tamen, ke la horo estas pli frua ol kutime. Pri tio, kaj pli ceteraj detaloj ni citu koncernan mesaĝon de Ian mem:

"La plano estas ke la venonta ranetkunveno estu (se eblas) pikniko - ankaŭ ke se ni piknikos, ni komencos je 13h00. Prenu la buson 165 de Farsta, Högdalen, aŭ Liljeholmen al la haltejo Havsörnstorget.

Tie on vidos etan placon, kiu nomiĝas Havsörnstorget.

Iru tra la placo (se vi vidas picejon kaj frizistejon je via maldekstro kaj butikon je via dekstro, vi iras laŭ la ĝusta vojo.) Malsupreniru ŝtuparon. Poste iru preskaŭ rekte antaŭen, nur iomete kliniĝu dekstre. Daŭrigu ĝis la lago. Ni sidos kiel eble apud la akvo. Daŭras eble tri minutojn de la bushaltejo.

Se la vetero estas malbona, ni renkontiĝas hejme ĉe ni (Ejdervägen 30) je 15h00. Ni ĉiukaze metos priskribon ĉe nia pordo. Do, se oni dubas, oni venu al nia apartamento. Esperante ke tio klarigas ĉion,

- Ian"

Aldonindas nur, ke ĉar temas pri komuna manĝado sine de la naturo, estas plej agrable se ĉiu venas kiel eble plej samtempe. Plej agrable verŝajne ankaŭ estos, se ĉiu kunportas manĝaĵon kaj por mem satiĝi, kaj por interŝanĝi kaj kundividi kun la aliaj.


 

(Junio 1998)

Sara nomadismos Stokholme

Sara Török petis atentigi pri la jeno:

"Saluton!

Dum la somero (5-7 semajnoj ekde la 12-an de Junio) mi laboros en Stokholmo.

Mi loĝos ĉefe ĉe: Kaj Török, Karlskronavägen 23, tel: 08-648 24 72.

Ankaŭ ĉe: Pål Török, Finska gatan 49, tel: 08-39 68 88 kaj ĉe Klara Török, Slätbaksvägen 18, tel: 08-91 71 26

Ĝis,

- Sara"