(Septembro 1998)

trista mamuto

Kaj denove ni eniras glaciepokon...

Kiom ajn mizera estis la somero el vidpunkto klimata, unu afero restas certa -; la aŭtuno ne estos pli agrabla. Por ne paroli pri la vintro...

Aŭ kiel komentis iu meteologo parolante pri la sveda somero 1998:

"Homoj tendencas forgesi, ke la sveda klimato simple ne estas tre laŭdinda ĝenerale."

Stoika rezignacio do ŝajnas la plej racia sinteno. Kaj oni ne forgesu, ke en la nesomeraj sezonoj ankaŭ troviĝas elementoj kompensaj -; el kiuj nature la ranetkunvenoj ne estas la plej malgravaj!



 

(Septembro 1998)

Bettan gastigos en nova kaverno

Kiel gastiganto por la septembra ranetkunveno proponis sin Bettan Ahlgren (08-778 21 26). Dato kaj horo kompreneble sabato la 12-an de Septembro je 15h00.

Sed antaŭ ol jungi la boacon, ne forgesu ensledigi iom da mamutaĵo, napoj, aŭ kion ajn alian vi preferos manĝi en kradrostita stato. Tio nome fariĝos via vespermanĝo, dum Bettan regalos per akompana salato.

Indas ankaŭ kunporti mantukojn kaj sapon, ĉar kiel plia kontraŭrimedo al la frosto tundreca troviĝas ankaŭ varma saŭno al tiu, kiu emas.

Atentu ankaŭ, ke Bettan post via lasta vizito migris al nova loĝloko. Ŝi mem klarigu, kiel ĝin atingi:

"Ni loĝas en la mezo de ĉendomo ĉe la strato Adler Salvius väg 100 (rigardu la mapon 48 B3 en la telefona libro). La plej proksima loktrajna haltejo al nia adreso estas Tullinge. Kutime iras trajnoj kvarfoje ĉiuhore de Centralen al Tullinge. De tie oni veturas per buso 721/722 alternative 742 pli malpli rekte al nia adreso.

Se oni venas per trajno, kiu iras de Centralen kvaronon post aŭ kvaronon antaŭ ĉiu plena horo, oni ĉe la elirejo iras dekstren, kaj tuj denove dekstren en la direkto 'övriga bussar'. Veturu per buso 721/722 (direkto Almvägen) al haltejo Adler Salvius väg. De tie estas maksimume 1-minuta promeno al nia domo. La domo situas ĉe la sama flanko kiel la bushaltejo en la plej proksima domaro.

Alternativa trajno de Centralen veturas tri minutojn post ĉiu plena kaj duona horo. En Tullinge iru al la haltejo de buso 742 (direkto Huddinge, Farsta kaj Skogås) kaj veturu al haltejo Flottbrovägen. Iru al la kiosko ĉe la alia flanko de la strato (Katrinebergsvägen). Unue vi trovos Önnemovägen kaj poste Adler Salvius väg. Estas maksimume 5-minuta promeno de la bushaltejo.

Cetere eblas ankaŭ promeni de la stacidomo en ĉ. 15 minutoj. Iru al Tullinge Centrum, sekvu Nibblevägen ĝis vi atingas Anna-Maria Roos väg (maldekstren). Dekstren laŭ tiu strato venos unue Önnemovägen, tuj poste Adler Salvius väg."