(Oktobro 1998)

[prancantaj ranoj]

Daŭrigu gloran tradicion
– invitu al ranetkunveno!

Sekvas patosa pledo kaj ĝin enkondukas historia retrorigardado:

Nia gaja rondo, la societo La Ranetoj, formale fondiĝis en Marto 1981, kaj do jam eniris sian 18-an jaron de ekzisto.

Laŭ la statuto, la ”[r]egulaj societaj kunvenoj okazas unu fojon ĉiumonate, kun interrompo dum Julio kaj Aŭgusto”. Tio signifas, ke ĉiujare okazu dek ordinaraj kunvenoj (do ne kalkulante la eventualajn ekstrajn kunvenojn, laŭstatute libere aranĝeblajn). Jam de tre frue fiksiĝis neformala regulo, ke la ordinara kunvenu okazu la duan sabaton de la monato.

Se ni nun supozas (manke de ĉi-momente oportune konsulteblaj historiaj fontoj), ke:

a) la unua ordinara ranetkunveno okazis en Aprilo 1981;

b) ekde tiam neniam okazis, ke ordinara ranetkunveno plene nuliĝis (ĉu iu memoras ion tian?);

ni do povas konkludi, ke la okazonta ĉi-oktobra kunveno notiĝos en la homarajn analojn kiel ne malpli ol la 175-a!

Laŭ la paso de la jaroj, la karaktero de la kunvenoj en certaj rilatoj ŝanĝiĝis. Dum pli aktivismaj periodoj ili grave rolis kiel forumoj de priagadaj diskutoj kaj decidoj.

Lastatempe la bezono de formalaj protokoloj malofte sentiĝis, ĉar ĉiam pli akcentiĝis la rolo distra kaj societa. Nun niaj kunvenoj ĉefe rolas kiel ia kultura salono esperantista, kiel okazoj de agrabla kunestado kaj sprita internacilingva konversacio, kiel gajaj stacioj regule rompantaj la grize senesperantan itineron de la ĉiutago.

Al tiu karaktero tre grave helpis la fakto, ke ĉiuj kunvenoj (kun eble iu tre okaza escepto) ĝis nun okazis ne en iuj anonimaj kunvenejoj, sed en familiara etoso hejme ĉe volontula gastiganto.

Bedaŭrinde tamen plejlastatempe montriĝis ĉiam malpli facile trovi kunvenlokojn! Sed kial estu tiel?

Kiel gastiganto oni ”oferas” unu sabaton kaj la koston/penon prepari iun (laŭ propra bontrovo modestan) manĝon por la gastoj, kutime nombrantaj ie inter 8 kaj 15 personoj.

Rekompence la gastiganto ĝuas ne nur la agrablan kompanion. Ŝi aŭ li ankaŭ povas permesi al si la varmigan konscion, ke oni fakte senteble helpis al la daŭra pluvivo de ne nur certa stokholma Esperanto-klubeto, en si mem eble ne tre grava afero, sed eĉ de la lingvo Esperanto mem!

Ĉu troigo? Pripensu:

Esperanto estas lingvo, do fenomeno socia. Ĝi vivas nur en homaj cerboj kaj nutriĝas per homa interagado. Sen homa utiliĝo ĝi estus nenio.

Inverse, ĉiu okazo, ĉiu konkreta situacio, kiu donas al Esperanto la ŝancon efektive servi kiel aŭtentika komunikilo, plifortigas ĝian socian rolon kaj do mem la lingvon.

Eĉ plej frivola babilo per Esperanto ja plifirmigas la lingvokonon de la parolantoj kaj pliigas la verŝajnecon ke ili ankaŭ estonte utiligos la lingvon en iu maniero.

Faru mensan eksperimenton: Se La Ranetoj neniam ekzistus, ĉu vi taksas ke la suma koncentriĝo de esperanta lingvokapablo en la stokholma regiono estus a) pli granda, b) same granda, aŭ c) malpli granda ol nun? La respondo evidentas, ĉu ne...?

Alivorte: sen tiuj 174 ranetkunsidoj la Esperantoretaĵo hodiaŭ kovranta la mondon estus senteble malpli densa kaj la tuta fenomeno Esperanto starus malpli fortika antaŭ la estonteco.

Konkludoj: 1) Eĉ amuziĝante ni utilas. 2) Estas stulte krokodili dum ranetkunvenoj – kaptu valoran okazon paroli esperante. 3) La nepoj benos la gastigantojn.

Kaj fine la pledo: Rapidu anonci al la kvakoredaktoro vian pretecon gastigi okazontan ranetkunvenon!

(Elektu unuavice iun el la proksimaj monatoj Novembro, Decembro, Januaro, Februaro aŭ Marto.)



 

(Oktobro 1998)

Venontfoje en Västertorp

La oktobran ranetkunvenon, do la supozeble 175-an en la vico de ordinaraj kunvenoj, tute egoisme akaparis al si Lena Månsson kaj Per Aarne Fritzon (08-97 47 76).

Vi do estas bonvena ĉe ili sabate la 10-an de Oktobro je 15h00. La adreso estas Västertorpsvägen 154. La plej proksima metrohaltejo estas Västertorp.