(Novembro 1998)

fervore verkanta ulo

Dek jarojn kun la nova serio

Ĉar ja nenio estas pli amuza ol diversaj obskuraj jubileoj kaj aliaj memglorigaj statistikaĵoj, ni ne malkaptos la okazon ankaŭ ĉi-foje atentigi pri la plenumiĝo de bele rondeta epoko:

Nome en Novembro 1988, do antaŭ precize dek jaroj, ekaperis Kva! Kvak! n-ro 1 de la "Nova serio". Per tiu epiteto la relanĉanto, Bertilo Wennergren, distingis la novvivigitan membrofolion disde la origina Kvako, kiu siatempe aperis per kelkaj numeroj dum la fruaj jaroj 1981-1983 (?)

[Ĉu iu havas precizan opinion pri la ĉeso-dato de la malnova serio? Kiom da numeroj entute aperis? La malmultaj ekzempleroj, kiujn hazarde retrovis la nuna Kvako-redaktoro, ĉesas esti numeritaj kaj datitaj post Oktobro 1982 - "Nr 5 eller 6 eller nåt"]

La ses unuajn n-rojn de la nova serio Bertilo produktis per la fama "ranputilo", la monstre granda kaj peza IBM-tekstoprilaborilo, kiun La Ranetoj estis donace ricevintaj de la Sveda Esperanto-Federacio, kaj kies translokigo de la SEF-oficejo en Brunnsgatan al la loĝejo de Bertilo en Söder siatempe porvive damaĝis plurajn ranetajn dorsojn.

Per la sama ekipaĵo estis la antaŭan jaron finredaktitaj la presoriginaloj por la lernolibro Grodan. Nun Bertilo ekutiligis ĝin por la interna informofluo de nia societo. "La redaktoro ne konas limojn, nek principojn", li deklaris, pledante al la membroj por ĉiuspecaj kontribuaĵoj.

Sian redaktoran enkondukon al la unua numero li finis per klarvida konstato de la limigoj frontantaj ĉiujn homajn planojn kaj ambiciojn: "La estonteco de Kva! Kvak! estas kaŝita malantaŭ la mistera vualo de la ĉiopova fatalo..."

Nu, tiu sobra humileco same prave aplikeblas al nia hodiaŭa estonteco. Intertempe tamen almenaŭ dek jaroj de la tiama estonteco jam fariĝis pasinteco, kaj duma averaĝo de 6,6 numeroj ĉiujare (kalkulu mem!) certe devas esti konsiderata jam plena pravigo de tiu brava iniciato!



 

(Novembro 1998)

Persone-koncerto en Helsinki

Laŭ informoj de nia finnlanda samideanino Riitta Hämäläinen:

"La 29-an de Novembro (dimanĉo) okazos akustika koncerto de Persone en Helsinko kadre al la Adventa Festo de Fejo. Ni tre volonte havus ĉe ni svedajn gastojn tiam. Do, pripensu kaj venu Finnlanden por ĝui kun ni la koncerton, ne tiom longas la vojo! Depende de tio, kiom amase vi venos, ni certe trovos iun malmultekostan/senkostan solvon por tranoktado. Ne maltrafu la eventon!"

Sendube tre alloga propono! Ĝene nur, ke tiu informo devas veni de Finnlando, dum niaj "kamaradoj" en Persone ŝajne aktive klopodis por prisilenti la aferon!

Punu ilin per intensa demandbombardado pri la vojaĝaranĝoj kaj trudu al ili vian akompanon! Bertilo 08-645 24 36, Martin 08-18 05 03, Anders 08-34 03 59.

Riitta Hämäläinen kontakteblas retpoŝte per la adreso arctinar@dlc.fi.



 

(Novembro 1998)

Kvar kunvenoj trovis gastigontojn

Brave! Post la pasintnumera instigo al sinproponoj por gastigi ranetkunvenojn, tuj pleniĝis la kalendaro por la venontaj kvar monatoj. Modele!

(Ĉiuj kunvenoj komenciĝas je la 15-a horo.)

Novembra kunveno: La 14-an de Novembro ĉe PerOla Feuerstein (08-604 74 32). Strato Tobaksvägen 26, metrohaltejo Hökarängen.

Decembra kunveno: La 12-an de Decembro ĉe Erica Enwall (08-33 49 72). Strato Hagagatan 34, metrohaltejo Odenplan.

Januara kunveno: La 9-an de Januaro ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (08-724 97 77). Strato Ejdervägen 30. Buso 165 de Farsta, Högdalen aŭ Liljeholmen, eliro ĉe haltejo Havsörnstorget.

Februara kunveno: La 13-an de Februaro ĉe Antonia Bernhard kaj Robert Smeds (08-618 45 24). Strato Creutzgatan 3, metrohaltejo Thorildsplan.