(Aprilo 1999)

furioze verkanta ulo

Cerbumoj de antaŭ 67 jaroj

El "Notlibro de praktika esperantisto" de K.R.C. Sturmer (1903-1960):

[18-a de Februaro 1932] La Genio kaj la generacioj. Mi havis amikon, esperantiston, kiu sen troa afekto kredis, ke li kapablas esti geniulo en literatura fako, prezentante al la mondo tute novan vivkoncepton, kiun ĝi post multa tempo akceptus.

Sed li konstatis, ke "multa tempo" signifis, ke nur postaj generacioj dankos lin, ke lia propra generacio malamos kaj krucumos lin; kaj ĉar li trovis sian generacion amikema kaj ŝatinda, li diris al si laŭ malnova ŝercsentenco: "Finfine, al postaj generacioj mi ŝuldas nenion" - ("What has posterity done for me?"). Kaj li decidis silenti.

[14-a de Aprilo 1932] La poŝtstampo kaj la homa naturo kaj la literaturo. Hieraŭ vespere mi ricevis cirkuleron en nefermita koverto, kaj kiam mi eltiris la cirkuleron mi eltiris samtempe tute puran koverton, fermitan, afrankitan, adresitan, sed ne stampitan. Dum momento mi miris, kaj tiam mi komprenis: jam en la leterkesto la letero fiksiĝis en la nefermitan koverton de mia cirkulero, kaj tiel liveriĝis al mi sen la kontrolo de la poŝto. Metite en la keston tiumatene, ĝi atingas min anstataŭ la adresiton. Mi tuj reenpoŝtigis ĝin en mia kvartalo, kaj la letero sendube alvenis al sia celo hodiaŭ matene: ĝi celis komercan firmon, kaj tial la hodiaŭa mateno tiom bone taŭgis por ĝia alveno, kiom la hieraŭa nokto.

Bone. Sed se ĝi estus privata letero, tiu malfruiĝo povus esti grava. Kaj plej grava kaj plej interesa povus esti la afero de la poŝtstampo. La sendinto povus ĵuri je ĉiuj siaj dioj, ke li metis ĝin al la poŝto en tiu distrikto: ne malpravigebla restus la kontraŭa pruvo de l' poŝtstampo de mia kvartalo en Londono.

Ŝajnas al mi, ke se mi estus bona romanisto, tia eventeto povus tre utili al mi. Kaj estas al mi certe, ke, dum la eternaj homaj problemoj restas problemoj de individuaj interrilatoj, tia eventeto povus havi pli da gravo al pluraj homaj vivoj, ol tuta Ligo de Nacioj aŭ nova milito en Ĉinujo. Sed eble mi havas burĝan menson.


 

(Aprilo 1999)

Ranetkunvenoj en du tute novaj ejoj!

La aprila ranetkunveno okazos sabate la 10-an de Aprilo je 15h00 ĉe Michael Englund kaj Galina en ilia nova loĝejo, samadrese kiel la bone konata butiko, Långholmsgatan 20 (tel: 08-84 49 01 [hejmen], 08-668 10 23 [al la butiko]).

La maja ranetkunveno siavice okazos sabate la 8-an de Majo je 15h00 ĉe Håkan Lundberg kaj Hasse Oldhage (08-717 78 69). Ili loĝas ĉe Fisksätra Torg 12, kio situas proksime al la haltejo Fisksätra de la bluaj Saltsjöbaden-trajnoj, kiuj startas ĉe Slussen.