(Junio 1999)

bicikle kamparen!

Kamparen kamaradoj!

La venonta kunveno de La Ranetoj okazos en la kampara domo de Kajsa Larsson sabaton la 12-an de Junio. Por tiuj, kiuj emas verdumi, ŝi invitas al tuta semajnfino, sed eblas ankaŭ veni nur dum la sabato.

La domo situas proksime al Vagnhärad (ĝi ne staras sur argilo!), kiu troviĝas laŭ la vojo inter Södertälje kaj Nyköping. Al Vagnhärad troviĝas pluraj vojaĝeblecoj: per SJ-buso de Cityterminalen, per SJ-trajno, aŭ per regiona buso (Sörmlands länstrafik) de Södertälje Hamn (loka trajnhaltejo).

Vendredon la 11-an Junio:

SJ-trajno de Stockholm C: 17.12, 19.00.

SJ-buso de Cityterminalen: 16.40, 17.35, 17.55, 20.05, 22.00. Regiona buso (n-ro 702 aŭ 802) de Södertälje Hamn: 17.15, 18.30, 18.48, 19.30, 21.00, 22.00.

Sabaton la 12-an de Junio:

SJ-trajno de Stockholm C: 11.18, 13.18, 15.12, 17.12. SJ-buso de Cityterminalen: 9.45, 16.15. Regiona buso (n-ro 702 aŭ 802) de Södertälje Hamn: 9.30, 11.00, 12.30, 14.00, 15.30, 17.00.

La vojaĝo daŭras 40-60 minutojn. De Vagnhärad Kajsa veturigos vin per aŭto. Kajsa havas la horarojn se vi volas scii pri aliaj alven- aŭ forirhoroj.

Programo: krom la ordinara babilado, ludado kaj manĝado, ni povas promeni en la arbaro, naĝi, remi, bicikli. Se malbonas la vetero ni ĝuos agrablan fajron en la kameno.

Kunportu ludilojn kaj eventualajn dolĉaĵojn aŭ fortajn trinkaĵojn! Por tranoktado kunportu litotukojn aŭ dormosakon (troviĝas naŭ litoj).

Anoncu vian partoprenon al Kajsa por ŝia planado de manĝoj.

Telefono en Stokholmo: 08-97 46 26.

Telefono al la kampara domo: 0158-211 70.


 

(Junio 1999)

Ĉu vi havas bonajn ideojn...

... pri Esperanto-eldonado? Eldona Societo Esperanto heredis iom da mono kaj nun ĝia prezidanto, Bertil Nilsson, deziras starigi neformalan konsilantaron el personoj, kiujn interesus la elkovado de indaj eldonprojektoj. Eble li venos al la junia kunveno por informi pri tio ĉi. Hasse Oldhage scias pli (tel: 08-717 95 56).


 

(Junio 1999)

Ni kore gratulas...

... al Berit Posthuma, ŝia amiko René kaj al ilia filino Miranda. La 18-an de Majo ilia familio nome riĉiĝis per ankoraŭ unu knabineto – Elin Alicia.