(Septembro 1999)

aktoranta urseto

Teatra defio!

Skribas Riitta Hämäläinen, ĉeforganizanto de la venontjara Kultura Esperanto-Festivalo en Helsinki:

”Tre, tre malfacilas trovi akcepteblan teatran grupon en nuntempa Esperantujo kaj tiel naskiĝis la ideo anstataŭe instigi kelkajn taŭgajn personojn al amatora teatrumado.

Ĉu vi svedoj ne ŝatus formi provizoran teatran grupeton kaj surscenejigi iun pecon de ekz. Sten Johansson aŭ eĉ du dum KEF? Volonte povus esti komedietoj.

Mi malkovros al vi sekreton: En KEF oni vidos la unuan fojon iberan teatran grupon aktori iberajn teatraĵojn. Ĉu vi pensas, ke eblus konkurenco por ili el Svedujo? Almenaŭ serioze konsideru la aferon kaj ne tuj diru ne. Ĉu?”

Do, kion ni respondu al Riitta? Diskutindas!


 

(Septembro 1999)

Kunveno en provizora loĝejo

La unua Ranetkunveno de la aŭtuno okazos sabaton la 11-an de Septembro je 15h00 ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (08-724 97 77).

Same kiel antaŭe, ilia hejmo atingeblas per la buso 165 de Farsta, Högdalen aŭ Liljeholmen al la haltejo Havsörnstorget.

Elirinte la buson, tamen direktu la nazon en la direkton kontraŭa al la kutima. La ordinara loĝejo de Lotta kaj Ian nome estas riparata, kaj ilia duma adreso estas Skrakgränd 1, tuj apud la centro de Fagersjö. (Kadro D8 sur la paĝo 55 de la telefonlibra maparo.)

La kunveno certe estos vizitinda. Antaŭvideblas i.a. ŝancoj (re)renkonti nian samideanon el Tanzanio, Costantine Mashauri, aĉeti la novan diskon de Ĵomart kaj Nataŝa kaj provi la esperantan lingvoludon Glosoblago.


 

(Septembro 1999)

Nataŝa invitas al festeno

Nataŝa Gerlach baldaŭ alplusos 1 al sia aĝo, kaj okaze de tio kore invitas ĉiujn ranetojn al naskiĝtaga festeno. Pro praktikaj kialoj tamen ne en la ĝusta dato (la 27-an de Septembro), sed nur la postan sabaton. Ĉiuj gratulemaj amikoj do estos bonvenaj la 2-an de Oktobro, ekde la 16-a horo. La adreso estas Elinsborgsbacken 27, la proksima metrohaltejo Tensta kaj la telefonnumero 08-760 41 55.


 

(Septembro 1999)

Notice:

Ĵomart kaj Nataŝa ĵus pretigis novan k-diskon, nomatan Valso por amikoj. Temas pri 12 kantoj, el kiuj nur 2 aŭ 3 registriĝis antaŭe. La aranĝoj tamen estas ĉiuj tute novaj kaj eĉ novstilaj, kompare al la pli fruaj albumoj de la duopo. La nova disko aĉeteblos dum la ĉi-sabata Ranetkunveno je la prezo 120 SEK.

Nia longe ekziliĝinta kamarado Joakim Enwallĵus finis sian servoperiodon en Ĉinio kaj laŭ fidindaj informoj jam definitive rehejmiĝis en Stokholmo. Ni ĝojas, kaj kaptas la okazon kore rebonvenigi lin inter ni!