(Oktobro 1999)

ŝipo

Du kialoj iri trans la Botnian Golfon:

1. Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa en Helsinko la 11-an de Decembro.

Komenciĝos je la 15h30 en la Multkultura Centro Caisa en Kaisaniemi (estonta KEF-ejo), tre proksime al la stacidomo. Postkoncerte vesperumado en iu loka drinkejo-restoracio.

Planu komunan vojaĝon kaj venu amase! Oni denove klopodos organizi malmultekostajn tranoktejojn por Ranetoj.

Pliajn informojn donas Riitta Hämäläinen <riitta@arctinar.com>.

(Komento de la Kvako-redaktanto: Jam la ŝanco gustumi la noktan vivon de Helsinko en akompano de niaj finnlandaj samideanoj en si mem estas sufiĉa kialo senhezite rezervi tiun daton por ferieto.)

2. Kultura Esperanto-Festivalo 2000! Ankoraŭ ne aperis la aliĝilo, sed klaras la datoj: 17-a ĝis 23-a de Julio 2000. Ĉiuj ejoj situos plej centre de Helsinko.

Pri la programo oni jam scias almenaŭ pri partopreno de Persone, Ĵomart kaj Nataŝa kaj pluraj el la verkistoj de la t.n. Ibera skolo, inter tiuj nature ankaŭ nia malnova amiko Jorge Camacho.

Ĉiam aktualajn informojn pri la KEF-preparoj vi trovos ĉe:
< http://www.esperanto.fi/kef2000.html>.


 

(Oktobro 1999)

Ranetkunveno en Västertorp

La oktobra ranetkunveno okazos sabaton la 9-an de Oktobro je 15h00 ĉe Lena Månsson kaj Per Aarne Fritzon (08-97 47 76). La proksima metrohaltejo estas Västertorp kaj la adreso Västertorpsvägen 154.

Plej proksimaj liberaj datoj: 13-a de Novembro, 11-a de Decembro, 8-a de Januaro kaj 12-a de Februaro. Anoncu vin al Per Aarne!


 

(Oktobro 1999)

Ĉu vi konas inteligentajn gimnazianojn?

Se jes, eble tiujn povus interesi rara ŝanco eklerni Esperanton sub gvido de mondkonata pedagogo. Seju nome invitis la ĉe-metodiston Atilio Orellana Rojas al Stokholmo por gvidi lekcionojn dum semajno 44 (1-a ĝis 7-a de Novembro), kiam la stokholmaj lernejoj aŭtunferias.

Li proponos lekcionojn kaj por plenkomencantoj kaj por postkomencantoj. Unuavice do al lernejanoj, sed se vi hazarde estos libera dum tiuj tagoj, oni certe ne elpelos vin...

Pliajn informojn donos Håkan Lundberg <Hokan.Lundberg@telia.com>.

Ĉiukaze ĉiuj Ranetoj estas aparte invititaj renkontiĝi kun Atilio sabaton la 6-an de Novembro en Esperanto-Centro (Vikingagatan 4) je 16h00.

Jam proponiĝis, ke ni post tio (je proksimume 18h00) pluiros por daŭrigi la babiladon en iu proksima restoracio!