Levu la manojn – kiuj vere povas kompreni kiel plene naturan kaj neniel rimarkindan aferon, ke ni ekde post nur kelkaj semajnoj finfine vivos en la 2000-aj jaroj?
Nu, almenaŭ por la Kvako-redaktoro tio daŭre restas ia ŝerco. Por li, iama sciencfikcimaniulo, tiaj datoj daŭre indikas terenon de revoj, ne de griza ĉiutago. Eĉ dum la kuranta jaro, li ĉiufoje sentis sekretan tremeton de interna ekscitiĝo nur notante la ciferojn 1999, ja eĥantaj la ĝuan senton de vertiĝo, kiun siatempe, en la foraj 1970-aj jaroj, sukcesis elvoki la televida serio Lunbazo Alfa – Spaco 1999...
Kompreneble la intertempa plenkreskiĝo kunportis plurajn elreviĝojn. Daŭre plene mankas kolonioj sur la luno, kaj la aŭtoj ja tute ne ŝvebas inter domturegoj, por mencii nur du ekzemplojn.
Aliflanke dume ja okazis aliaj interesaj kaj ekscitaj aferoj, kaj certe estas tro frue jam tute lasi la esperon pri vere amuza kaj sciencfikcieca futuro.
Atendante ĝin, kian ajn formon ĝi prenos, ni ĉiam povos flegi nian propran sciencfikcian projekton. Se ĝi ne estus reala, ĝi ja same bone povintus esti fantaziaĵo de Jules Verne:
Sole laboranta viziulo ellaboras lingvon celatan por la tuta homaro kaj lanĉas ĝin kiel benignan mensan viruson, kiu rapide disvastiĝas per la forto de sia natura infektemo.
Jarcenton poste, la lingva fenomeno daŭre vivas kaj reproduktas sin, sed en medioj kaj sociaj cirkonstancoj neniel antaŭvideblaj al ĝia iama kreinto. Ĝin vivtenas tutgloba konspiracio, dividita en pluraj inter si batalantaj frakcioj. Neniu plu havas superrigardon pri la tuto, kaj sojle al nova jarmilo neniu scias, ĉu sekvos stagno, regreso aŭ surpriza eksplodo... Daŭrigota!
La decembra Ranetkunveno okazos sabaton la 11-an de Decembro je 15h00 ĉe Bettan Gröning (08-778 21 26).
Ŝi loĝas ĉe Adler Salvius väg 100 (rigardu la mapon 48 B3 en la telefona libro).
La plej proksima stacio de la loka trajno estas Tullinge. De tie eblas promeni, aŭ preni iun el la busoj 721, 722 aŭ 742.
Kunprenu mantukon, se vi deziros saŭni, kaj viajn preferatajn konturtranĉajn formilojn, se vi volos partopreni en preparado de spickuketoj!
La januara Ranetkunveno okazos sabaton la 8-an de Januaro je 15h00 en tute nova loko, nome ĉe Bettina Feuerstein en ŝia nova hejmo (08-551 703 44).
Ŝi loĝas ĉe Kyrkvägen 2, kio situas je mallonga promendistanco apud la loktrajna haltejo de Järna (rigardu la mapon 63 C7 en la telefona libro).
Ĉar ne ĉiuj suddirektaj lokaj trajnoj iras al Järna, indas plani la veturon, ekz. per helpo de la telefona servo de SL (rigardu la lastajn paĝojn de la flava telefonlibro.)