Ĉi-foje la preparado de via plej ŝatata amaskomunikilo verdire ne estis tasko tre plezura. Kripligita de sufiĉe akra dorsodoloro, via fidela Kvako-redaktoro laŭte ĝemis dum ĉiu minuto antaŭ la komputilo. Do vi espereble pardonos, ke la februara bulteno eliras en formo tre konciza!
Al la februara Ranetkunveno sabate la 12-an de Februaro je 15h00 bonvenigas vin Antonia Bernhard (08-618 45 24). Ŝi loĝas ĉe la strato Creutzgatan 3. La plej proksima metrohaltejo estas Thorildsplan.