Dank' al manipulado de sperta kiropraktikisto, via fidela Kvako-redaktoro denove viglas. Sano vere estas tre pridankinda afero!
Dume la tempo pasis eksterordinare rapide. Ĉu vere denove aktualas ranetkunveno?! Nu, la almanako ne scias mensogi. Do:
... okazos sabate la 11-an de Marto je 15h00 ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (08-724 97 77). Strato Ejdervägen 30. Buso 165 de Farsta, Högdalen aŭ Liljeholmen, eliro ĉe haltejo Havsörnstorget.
Vakas la kunvenlokoj por la 8-a de Aprilo kaj la 13-a de Majo. Rapidu anonci vin al Per Aarne!