(Majo 2000)

fekunda ĝangalo

Antauvideblas glora somero!

Multego okazis en la naturo en la semajnoj post la pasinta ranetkunveno. Revenis subite la lumo kaj revenis la koloroj, kiujn nun ĝue kaj malsate voras la okuloj, preskaŭ atrofiiĝintaj dum la ŝajne neelĉerpeble griza vintro.

Ke samtempe eksplodis ankaŭ ĉiuj polenprovizejoj de la naturo, tio ja estas skurĝo por la alergiuloj inter ni, ĉar ĉi-jare la apotekaj antihistaminaĵoj ŝajne nur pene sukcesas kontraŭstari la atakojn de la senlace pumpantaj vegetalaj polvoŝutiloj.

Sed se tiu estas la prezo, eble ĝi tamen pagindas. Ĉar iuj signoj sugestas, almenaŭ al via fidela Kvako-redaktoro, ke ĝuste la somero nin nun atendanta fariĝos unu el tiuj vere dolĉaj kaj memorindaj.

Kaj unu decide grava kialo por tiaj pozitivaj antaŭsentoj estas la ekscitaj raportoj regule venantaj el Finnlando, kie niaj transmaraj amikoj diligente preparas la okazontan Kulturan Esperanto-Festivalon!

La KEF-organizantoj cetere ĵus ĝisdatigis la informojn sur sia retejaj paĝoj.

Do tuj navigu al la adreso www.esperanto.fi/kef2000.html kaj konvinkiĝu mem, ke la ĉi-foja festivalo promesas fariĝi io vere eksterordinara el programa kaj organiza vidpunktoj.

Al tio aldoniĝas la fakto, ke la tuto disvolviĝos meze de Helsinko, kaj kredu homon, kiu scias: pli intense glora urbo ne imageblas, kiam temas pri la kulmino de nordia somero!

Se vi ne jam aliĝis al KEF 2000, vi do riskas fari misdecidon, kiun vi amare pentos ĝis la horo, kiam la morto vin fine liberigos. Tio ne okazu! Rapidu anonci vian partoprenon ĉe la supre menciita retejo, kaj poste antaŭĝuu ankaŭ vi...


 

(Majo 2000)

Piknika kunveno en Bredäng

Sabate la 13-an de Majo je 15h00 Kajsa Larsson (tel: 08-97 46 26) invitas al ranetkunveno ĉe si. Ŝi loĝas ne tro malproksime de la metrohaltejo Bredäng, ĉe strato Lilla Sällskapets väg 34.

Se la vetero estas bona la kunveno ĉe Kajsa tamen komenciĝos per pikniko ĉe la plaĝo Mälarhöjdsbadet en Bredäng. Kunportu ion manĝeblan kaj trinkeblan, kaj ludilojn, se vi havas. Kajsa mem kunportos la ludon kubb (”ŝtipo”), kiu estas tre amuza.

Kajsa renkontos vin ĉe la metro-haltejo Bredäng je la 15 horo kaj ni kune iros. Se vi venos pli malfrue, vi povas demandi al kiu ajn pri la vojo al Mälarhöjdsbadet.

Se la vetero estas malbona ni anstataŭe iros al la belega malnova kafejo Lyran, ankaŭ ĉe Mälaren, por kafumi. Preskaŭ ĉiuj en Bredäng (sed precipe maljunuloj) konas la vojon ankaŭ al Lyran.

Poste ni iros al Kajsa por vespermanĝi kaj saxuni, se vi volas.

Kore bonvenaj, kaj ne forgesu kunporti eventualajn infanojn!