(Junio 2000)

blindigita de la suno

Proksimiĝas la somera paŭzo

Por la dudeka fojo en la historio de homa civilizacio la regulan sinsekvon de la ordinaraj ĉiumonataj Ranetkunvenoj interrompos dumonata interakto, dediĉita al la someraj prioritatoj karakterizaj por la nordia vivoritmo. Nenia kaŭzo nervoziĝi, tamen; septembre la mallonga periodo de anarkio jam estos pasinteco kaj la mondo denove ruliĝos sur la reloj de ordo kaj stabileco. Tiam ni regrupiĝos, satigitaj per suno, verdo, ondoj aŭ, alternative, ŝargitaj per novaj fortoj kaj freŝaj impulsoj post trempiĝo en medioj mondmetropolaj – ĉiu laŭ sia gusto kaj prefero...


 

(Junio 2000)

Ĝardena kunveno ĉe Bettina

La lasta ĉi-sezona Ranetkunveno okazos sabaton la 10-an de junio je 15h00 ĉe Bettina Feuerstein (tel. 08-551 703 44). Ŝi loĝas ĉe Kyrkvägen 2, kio situas je mallonga promendistanco apud la loktrajna haltejo de Järna (rigardu la mapon 63 C7 en la telefona libro). Momente Järna tamen ne estas priservata de la lokaj trajnoj. Necesas anstataŭe preni la trajnon al Södertälje hamn kaj de tie preni buson en la direkto al Järna kaj Gnesta.

Se la vetero nur permesos, ni pasigos plej multan tempon en la ĉarma ĝardeno de Bettina – do vestiĝu taŭge por toleri almenaŭ iom da malvarmeto.


 

(Junio 2000)

Solsticumu en Vagnhärad

Ĉu vi jam decidis, kiel vi ĉi-jare pasigos la feston de Sankta Johano (aŭ la somermezan feston, kiel ni kutimas pensi en Svedio)? Se ne, vi estos bonvena festi ĝin kun Kajsa Larsson en ŝia daĉo en Vagnhärad. Telefonu al ŝi je numero: 08-97 46 26 por interkonsento kaj planado de detaloj.