(Septembro 2000)

la redaktoro ne timas

”Ni ne timas la konkurencon!”

Ĉi-aŭtune la gazetara konkurenco sur la stokholma merkato pliintensiĝas al akreco nespertita dum jardekoj. Pli-malpli ĉiusemajne la kampon ensturmas nova ĵurnalo celanta ajnrimede forpuŝi la jamajn kaj akapari la plej profitdonajn legantkategoriojn kaj per tio la plej elspezemajn anoncantojn. La klarigo estas simpla: la nuna febra ekonomio promesas riĉegojn por la gajnontoj, sed rapidan pereon por ĉiu postlasoto.

Kaj prognozeble ni vidis nur la komencon de tiu Darvineca batalo por la vivo. Post La Hirundo, Everyday kaj Stockholm News sendube sekvos ankoraŭ pliaj kontestantoj pri la valoraj kaj facile kalkuleblaj minutoj, kiujn la aĉetpovaj grandurbaj konsumantoj disponas por ĉiutaga gazetlegado.

Ĉu malnova ludanto kiel la Kvako do entute havas ŝancon en tiu senkompata ludo? Nia senhezita respondo estas: Jes! Kaj ni povas tion pruvi:

Malgraŭ ĉio ĉi ni tute ne havas intencon ripozi sur niaj laŭroj. Ni plej atente observadas niajn konkurantojn kaj ne hezitas adopti kaj provi tiujn el iliaj iniciatoj, kiuj impresas plej avangardaj.

Ni do aplombe bonvenigas novajn kaj malnovajn klientojn marŝi kun Croak! Croak! – al novaj profitoj!


 

(Septembro 2000)

Anonco:

Vivi eblas eĉ sen Ranetkunvenoj – sed ĉu tio havas sencon?

Sabate la 9-an de Septembro je 15h00 vin bonvenigos Lotta & Ian
- kiel nur ili scias tion fari...

Tel: 08-724 97 77. Strato Ejdervägen 30. Buso 165 de Farsta, Högdalen aŭ Liljeholmen, eliro ĉe haltejo Havsörnstorget. Neniuj kreditkartoj akceptataj.