(Oktobro 2000)

ranoj en mallumo

Ne vagu en mallumo

Post nur kelkaj tagoj vi havos denove la ŝancon renkonti gajajn ranetojn. La oktobra ranetokunveno nome okazos sabate la 14-an de oktobro je 15h00 ĉe Nataŝa Gerlach kaj Ĵomart Amzejev (tel. 08-760 41 55).

Notu, ke Ĵomart kaj Nataŝa havas novan adreson ekde la somero – ili nun loĝas ĉe la strato Skäftingebacken 3. La plej proksima metrohaltejo tamen daŭre estas Tensta.