(Novembro 2000)

birodj forflugas aŭtune

Novembrumu ĉe Bettina

La ĉi-monata Ranetkunveno okazos sabaton la 11-an de Novembro je 15h00 ĉe Bettina Feuerstein (tel. 08-551 703 44). Ŝi loĝas ĉe Kyrkvägen 2, proksime al la loktrajna haltejo de Järna (rigardu la mapon 63 C7 en la telefona libro).

Momente la komunikiĝoj inter la brua Stokholmo kaj la idilia Järna denove funkcias normale. Tio signifas: iom komplike.

Unu rekomendinda alternativo estas la jena:

Prenu la lokan trajnon de T-Centralen je 14h45 en direkto al Södertälje. Eliru ĉe Södertälje Hamn je 15h22. Prenu la lokan trajnon en direkto al Gnesta je 15h42. Tiam vi alvenos al Järna je 15h51.

Alia alternativo: Prenu la trajnon de T-Centralen je 15h15. Vi alvenos en Södertälje hamn je 15h55. De tie vi prenas la buson 784 en direkto al Hörningsholm je 16h03 kaj alvenos al Järna je 16h27.

Tria alternativo: Aranĝu transporton per aŭto!


 

(Novembro 2000)

Notu en via kalendaro

Ĉiuj detaloj pri la decembra Ranetkunveno ne estas ankoraŭ fiksitaj. Sed ja eblas certe diri, ke ĝi okazos sabaton la 9-an de Decembro. Kaj same certe estas, ke Stokholmon ĝuste tiam vizitos grupeto de gajaj esperantistoj el Finnlando, kiuj nepre vola s renkonti Stokholmajn samideanojn.

Fakte ili alvenos jam vendredon la 8-an kaj por la vendredvespero tre verŝajne antaŭvideblas komuna inspektrundo de la nokta vivo Stokholma.

Kaj koncerne la sabaton, la plej arda dezirego de la Finnlandaj gastoj estas – ludi halhokeon kontraŭ Svedia teamo... Volontuloj anoncu sin!

Nu, en ĉiu ajn okazo certe valoros jam nun rezervi tiujn du tagojn por agrabla internordia kunestado.