La decembra ranetkunveno estos malsama kaj pli longdaŭra ol kutime, ĉar tiun ĉi semajnfinon nin vizitos naŭkapa grupo de geamikoj el Finnlando. Kaptu la okazon ĝui gajan kaj aktiveman kompanion!
Ni kolektiĝos jam la vendredvesperon la 8-an de decembro je 19h00 en la Hinda restoracio Ellora, kiu situas ĉe Hornsgatan 85 (la plej proksima metrohaltejo estas Zinkensdamm.) Tie drink- aŭ trinkeblas laŭ prefero, kaj tie ankaŭ manĝeblas kaj viandaĵoj kaj vegetaraj pladoj. Poste ni verŝajne pluiros al aliaj lokoj malfrue malfermaj, ĉu kune aŭ kelkope laŭ diversaj inklinoj.
Sabatmatene la 9-an de decembro ekde 9h00 ĉiuj estos bonvenaj en la hejmo de Mikke Englund por komuna matenmanĝo. Antaŭvideble tiam ankaŭ prezentiĝos okazo ĝui muzikajn prezentojn de talentoj Svediaj kaj Finnlandaj. Mikke loĝas ĉe Långholmsgatan 20 kaj la plej proksima metrohaltejo estas Hornstull. Li atingeblas per la telefonnumeroj 08-84 49 01 (hejmo) aŭ 08-668 10 23 (lia samdoma butiko).
La plej senpacience atendata sportevento de la jaro! Sabaton la 9-an de decembro fervoraj amatoroj Svediaj kaj Finnlandaj batalos pri la gloro en la unua Botnia Esperantista Keglo-Ĉampioneco. La evento disvolviĝos en la kegloludejo Södra Bowlinghallen ĉe Hornsgatan 54, proksima al la metrohaltejo Mariatorget. Ni kolektiĝos tie je 11h50 por provi ŝuojn kaj elekti globojn. La lenojn ni disponos ekde 12h00 ĝis 14h00. Partoprenu!
[Dum la vendredvespero kaj tuta sabato Per Aarne estos atingebla de eventualaj malfruiĝintoj ktp per sia poŝtelefono: 070-738 77 27.]
Se vi trovos la Finnlandanojn vizitontaj nin simpatiaj – sciu, ke vi estos bonvena viavice viziti ilin dum la FEJO-tagoj en Borgå (Porvoo) 12-14 de Januaro 2001. Pliajn informojn petu de Riitta aŭ Patrik ĉi-semanjnfine, aŭ retpoŝte per <riitta@arctinar.com>.