(Marto 2001)

gaja raneto

Ĉio solviĝas!

Unue ŝajnis, ke ni tute ne havos lokon por kunveni ĉi-monate. Plej lastminute tamen anoncis sin eĉ du diversaj gastigontoj!

La hektikan vetkuron gajnis Kajsa Larsson kaj Janne Pärke (tel: 08-97 46 26). Ĉe ili do okazos la marta ranetkunveno sabaton la 10-an de marto je 15h00.

Kajsa kaj Janne loĝas en Bredäng, facile atingebla per metroo. La adreso estas Lilla Sällskapets väg 34.