(Aprilo 2001)

pupo en ŝnuro

Anneli invitas nin al Gärdet

Ĉi-jare la ordinara dato de la aprila ranetkunveno kolizias kun la Pasko. Tial ni ĉi-foje kunvenos unu semajnon pli frue ol kutime, do jam sabaton la 7-an de Aprilo je 15h00.

Ni revidos nin norde de Slussen, nome ĉe Anneli Hovberger (tel: 08-660 09 24).

Ŝia adreso estas Rindögatan 24. La plej proksima metroohaltejo estas Gärdet, eliro Brantingsgatan.

Prenu la ŝtuparon ĉe la metroo por atingi la straton Brantingsgatan. Transiru ĝin kaj iru la vojeton ĝis la sekva ŝtuparo, kiu kondukos vin al Rindögatan.

La pordokodo estas 2586.


 

(Aprilo 2001)

Pleniĝis dume la dua jardeko...

Vendredon la 27-an de Marto 1981, dum SEJU-renkontiĝo en Västerhaninge ekster Stokholmo, fondiĝis nova societo – La Ranetoj. Sen ni, la mondo aspektus tute alia! Kaj tion ni festu, kompreneble. Planata estas speciala jubilea nostalgirenkontiĝo en Barnens Ö iam en la malfrua somero – frua aŭtuno. Detaloj venos.