(Majo 2001)

akademianoj

Raneto inter akademianoj

Ni jam de jardekoj sciis, ke tio neeviteble devos okazi pli aŭ malpli frue.

Kaj antaŭ kelka tempo ni eksciis, ke tio finfine efektiviĝis: nia amiko kaj kunraneto Bertilo Wennergren elektiĝis membro de la Akademio de Esperanto!

Tiu honoro kompreneble estas plene laŭmerita. Fakte malfacile imageblas esperantisto pli inda por ĝuste tia posteno.

Bedaŭrinde tamen ne prezentiĝos tuja okazo gratule prifesti tiun ĉi promocion kune kun Bertilo mem. Ĉar koincide kun la novaĵoj pri la akademianiĝo ankaŭ evidentiĝis, ke li tuj forlasos Stokholmon por ekloĝi en suda Germanio. Fakte tio jam okazis – jam de kelkaj tagoj lia nova hejmadreso estas la universitata urbo Tübingen.

Ni stokholmanoj povas nur transdistance deziri al Bertilo ĉian feliĉon kaj bonan sukceson en la novaj cirkonstancoj!


 

(Majo 2001)

Ranetkunveno ĉe Lotta kaj Ian

La ĉi-monata Ranetkunveno okazos sabaton la 12-an de Majo je 15h00 ĉe Lotta Almqvist kaj Ian Wibberley (tel: 08-724 97 77). Evitu somnanbule enbusiĝi por Fagersjö, ĉar nuntempe Lotta kaj Ian fakte loĝas en Bredäng, ĉe la jam bone konata strato Lilla Sällskapets väg 66.


 

(Majo 2001)

Novaj nomoj

Du inaj ranetoj konfuzos nin ĉiuj per novaj familiaj nomoj: La iama Kajsa Larsson nuntempe nomiĝas Kajsa Pärke, kaj Lena Månsson fariĝis Lena Fritzon. La kerna esenco de ambaŭ sinjorinoj tamen certe ne ŝanĝiĝis – bonŝance!