(Septembro 2001)

petolaĵo klasĉambra

Aŭtuna semestro

Finiĝis la frivolaj someraj ferioj, venis tempo por ordo kaj fiksaj rutinoj.

La studjarkomenca nomvokado okazos sabaton la 8-an de Septembro je 15h00 ĉe Lena kaj Per Aarne Fritzon (tel: 08-97 47 76).

La provizora edukejo trovis spacon ĉe Västertorpsvägen 154, ne longe for de la metrohaltejoj Västertorp, Bredäng respektive Mälarhöjden.

Se vi mem sentas la alvokiĝon iam dum la aŭtuna semestro prizorgi edifan lecionon por la iom sendisciplinaj sed funde bonkoraj geknaboj en La Ranetoj, rapidu anonci vian pretecon kaj preferatan monaton al la studodirektoro Per Aarne.


 

(Septembro 2001)

... ankaŭ en Finnlando

Skribas nia finna amikino Riitta Hämäläinen: ”Mi tre ĝojus, se vi sukcesus iom disvastigi inter Ranetoj la informon pri niaj Aŭtunaj Tagoj (28-30 de Septembro). La temo ja nomiĝas Lingvoj kaj (mis)komprenoj. En la programo estas i.a. koncertoj de Persone kaj de Dolĉamar.” Krome estos prelegoj de i.a. la franca psiko-sociologo Fabienne Berthelot kaj la konata movada aktivulo István Ertl. Pliaj informoj de www.sakari.f2s.com/at2001.html aŭ de riitta.hamalainen@arctinar.com.