(Februaro 2002)

policisto pup kaj krejzi ket

Lasta ŝanco

Tra la pasintaj dek du jaroj nemalmultaj ranetkunvenoj okazis ĉe Lena kaj Per Aarne en Västertorp. Ĉi-sabate okazos la lasta el ili.

Almenaŭ en Västertorp. Almenaŭ ĉe Lena kaj Per Aarne.

Ĉar tre baldaŭ ili ŝanĝos adreson, lasante la iam sufiĉe Esperantosaturitan Västertorp malpli densa kvartalo tiurilate. Aliflanke la proksima Bredäng samtempe alprenos eĉ pli getecan karakteron ol hodiaŭ...

Nu, estu do bonvena ranetkunveni sabaton la 9-an de Februaro je 15h00 ĉe Lena kaj Per Aarne Fritzon (tel. 08-97 47 76). Dum ankoraŭ eblas en Västertorpsvägen 154. En Västertorp.


(Februaro 2002)

Ĉu ankaŭ vi?

Ĉu ankaŭ vi translokiĝos, kaj volus aranĝi unu lastan ranetkunvenon en via malnova hejmo? Aŭ ĉu vi daŭre restas tute kontenta pri via nuna hejmo, tiel ke vere nur aro de gajaj ranetaj gastoj mankas por fari ĝin perfekta? Kiel ajn, ne hezitu anonci vin kiel gastigonto de ranetkunveno. Liberaj datoj: 9-a de Marto, 13-a de Aprilo, 11-a de Majo kaj 8-a de Junio. Sciigu al Per Aarne.