Prepariĝu por plenŝtopita printempo! Por la maja kunveno ekz. prepariĝas tute speciala programo. Pli pri tio poste! Sed unue du renkontiĝoj ne malpli partoprenindaj:
La marta ranetkunveno okazos sabaton la 10-an de Marto je 15h00 ĉe Erica Enwall (tel. 08-33 49 72). Ŝia adreso estas Hagagatan 34, proksime al la metrohaltejo Odenplan.
La aprila ranetkunveno okazos sabaton la 13-an de Aprilo je 15h00 ĉe Antonia Bernhard (tel. 08-618 45 24). Ankaŭ ŝi loĝas sufiĉe urbocentre, ĉe Creutzgatan 3, kio estas proksima al la metrohaltejo Thorildsplan.