(Majo 2002)

leganta rano

Literatura promeno

La ordinaran majan ranetkunvenon anstataŭigos la jena regalaĵo, preparita de nia amiko Sten Johansson. Jen kiel li mem prezentas la aferon:

"Sabate la 11-an de Majo promenemaj ranetoj (kaj aliaj) povos fari literaturan promenon tra Stokholmo, dum kiu oni spertos erojn el dek unu literaturaj tekstoj, aperintaj en Esperanto kaj ligitaj al diversaj lokoj en centra Stokholmo. Temas pri verkoj originalaj kaj tradukitaj, el diversaj ĝenroj. La promeno daŭros proksimume du horojn, komenciĝos ĉe Mosebacke kaj finiĝos en Kungsträdgården. Promenigos vin Sten Johansson, telefono 0707-21 78 97.

Malsataj ranetoj povos poste kune manĝi en iu restoracio. Ni kolektiĝos ĉe la metro-stacio Slussen, en la suda elirejo, tiu al Götgatan, tuj ekster la biletgiĉeto, je la 14.00 horo. Bonvenon!"

Aldonindas nur, ke por tia ĉi ekskurso apenaŭ imageblas pli kompetenta gvidanto ol Sten. Do nepre ne maltrafu la unikan okazon ĝui la Stokholman topografion tra la prismo de nialingva beletro!

[Klopodu alveni akurate. Se vi tamen malfruiĝos, verŝajne eblos kontakti la grupon eĉ dumpromene per la poŝtelefonaj numeroj de Kajsa Pärke (070-470 64 05) aŭ/kaj Per Aarne Fritzon (070-738 77 27)]