(Septembro 2002)

flosanta viro

Venu al insulo

Ni ĝuis ĝis nun tre belan someron, kaj ni esperu, ke tio daŭros ankoraŭ dum almenaŭ la proksima semajnfino. Tiam ni nome denove estos ĉiuj bonvenaj al la somera domo de Stellan Lagerström.

Stellan aparte emfazas, ke ĉi-foje ne temas pri naskiĝtaga festo! Ne – temas tutsimple pri la septembra ranetkunveno, kiu do okazos sabaton la 14-an de Septembro.

Por atingi la daĉon, kiu situas sur la insulo Lagnö, vi devas kapti la buson n-ro 430 de Slussen je unu el ambaŭ subaj horoj: aŭ je 14h38, aŭ je 16h38.

Post sufiĉe precize 45-minuta veturo vi atingos la haltejon Återlöga.

Elirinte vi vidos leveblan barieron. Iru preter ĝi al la varfeto ĉe la bordo. Tie atendos Stellan por veturigi vin al Lagnö per sia barko.

Se vi alveturas en privata aŭto, pli bonas iri al Skeppsdalsström en Värmdö. Demandu al Stellan (aŭ al Kajsa) pri la ĝusta vojo.

En la daĉo troviĝas sufiĉe da lokoj por tranoktado, nur kunportu littolaĵojn. Kunportu ankaŭ frandaĵojn por kradrostado.

Por povi plani la semajnfinon, Stellan petas vin nepre antaŭanonci al li, ĉu vi venos. Lia telefonnumero estas 08-646 93 93 (hejme) aŭ 070-564 16 93 (poŝtelefono). La telefonnumero al la domo en Lagnö estas 08-570 285 59.


(Septembro 2002)

Ĉe Bettan en Oktobro

La oktobra ranetkunveno okazos sabaton la 12-an de Oktobro je 15h00 ĉe Bettan kaj Mats Gröning (tel 08-778 21 26). Ilia adreso estas Vasavägen 22 A en Tumba. Jen kiel atingi:

Iru unue per loka trajno al Tumba. De tie sekvu Grödingevägen ĝis la fino. Iru dekstren laŭ Högbrinksvägen (en direkto al Folkets Hus). Sekvu la kurbiĝon al Kyrkvärdsvägen (maldekstren), kaj eniru la unuan straton, Vasavägen, dekstren. La domo situas ĉe la dekstra flanko, tamen ne tuj ĉe la strato, sed sur la "monteto" (notu la numeron 22 A). Unue vi vidos duoblan autoŝedon, eniru tie. La domo situas ĉe la dekstra flanko post proksimume 50 metroj.

Eblas ankaŭ veturi per buso 715 de Tumba al la dua haltejo laŭ Högbrinksvägen. De tie kiel supre.

Bettan kaj Mats preparos salaton kaj disponigos kradrostilon. Do kunportu viajn preferatajn frandopecojn el la regnoj animala aŭ vegetala por kradrosti!


(Septembro 2002)

Tro malfrue penti

La malsaĝuloj, kiuj pro kialoj nekompreneblaj lasis pretergliti la okazon partopreni la literaturan promenon gvidatan de Sten Johansson en Majo, nun povas turmenti sin per la virtuala ombro de la maltrafitaĵo: http://www.angelfire.com/ok/stenjo/promen/. Por ni, kiuj jes kunpromenis, ĝi servos kiel memoraĵo de vere plezura posttagmezo.