(Januaro 2003)

neghbatalo

Vestu vin varme ...

... kaj direktu vin al Hökarängen ĉi-sabaton, la 11-an de Januaro. Je 15h00 tie nome okazos la unua ĉi-jara ranetkunveno. Nin gastigos PerOla Axelsson (08-604 74 32), kies adreso estas Tobaksvägen 26, nur mallongan promendistancon for de la metrohaltejo Hökarängen.


(Januaro 2003)

Poŝtmarkoj, kovertoj ...

... adresetikedoj ktp estas la ĉefaj elspezoj de nia societo nuntempe. La membrokotizoj la pli-malpli sola enspezo. Lojalaj ranetoj do bonvolu pagi la modestan kotizon de 50 SEK por la tuta 2003 al la poŝtĝira konto 8 88 02Î4, la Ranetoj.


(Januaro 2003)

Kaj kiel kutime ...

... ne manku la instigo: gastigu ranetkunvenon ankaŭ vi! Anoncu al Per Aarne se vi pretas akcepti viajn samklubanojn en via hejmo (aŭ simile) je iu el la ĉi-printempaj kunvendatoj: la 8-an de Februaro, la 8-an de Marto, la 12-an de Aprilo, la 10-an de Majo aŭ la 14-an de Junio.