(Februaro 2003)

infanoj festenas

La Kvako rekomendas ...

Supre vi legas titolon, kiu neniam estis rubriko. Via favorata amaskomunikilo ja bone konscias sian rolon kiel modelo kaj gvidilo pri ĉio, kio tuŝas bonan guston kaj pintan kvaliton. Aliflanke ĝian legantaron ja konsistigas aparte ekskluziva societo (ni nun intence evitas la sufiĉe vulgaran nocion "elito"), kaj tial apenaŭ prezentiĝas okazoj, kiam necesus tre eksplicitaj direktivoj.

Se ni do de tempo al tempo aparte reklamas ion, ni fidas, ke vi, karaj legantoj, komprenos tion ĝuste - do kiel ja emfazan sed daŭre pure amikan konsilon, prezentata nur pro prikonsidero de via propra profito.

(Notu ankaŭ, ke ni neniam eĉ imagus taksi aferojn laŭ ia poentskalo de la tipo "kvar kvakoj" aŭ "tri kaj duona ranidoj" - i.a. pro la simpla kialo, ke ni neniam rekomendus ion alian ol nur la absolute plej bonan.)

Ĉio ĉi kiel enkonduko al eĉ du tre urĝaj rekomendoj ĉi-monataj:

Nepraĵo 1:
La Ingrid Vang Nyman-ekspozicio en la Reĝa Biblioteko. Se vi ne rekonas la nomon, vi preskaŭ certe rekonas la stilon. La dandevena artistino (1916-59) fariĝis la unua favorata ilustranto de Astrid Lindgren, kaj kun sia anarkiema humureco kaj suverena grafika lerto perfekte kaptis aŭ - argumenteble - eĉ decide kunkreis la esencon kaj etoson de Pipi Ŝtrumpolonga ktp. Sed ŝi ja faris ankaŭ multon pli, same bonan, kiel montras tiu ĉi ĝuinda ekspozicio. Ĝi staros ĝis la 17-a de Aprilo, sed vizitu ĝin tuj, ĉar vi verŝajne volos reveni al ĝi plurajn fojojn. (La eniro cetere estas senkosta!)

Nepraĵo 2:
La retejo pri originala Esperanto-literaturo de Sten Johansson.

Jen kiel li mem prezentas sian retejon:

"En la jena ttt-ejo troviĝas listoj de aŭtoroj, originalaj romanoj, noveloj/rakontoj, dramoj kaj poemaroj verkitaj originale en Esperanto kaj aperintaj de 1898 ĝis nun, en multaj kazoj ligitaj al dokumentoj kun pliaj informoj pri aŭtoroj kaj verkoj, inkluzive kelkajn centojn da recenzoj. La tuto formas ampleksan kaj espereble kreskontan datenaron."

Aldonindas, ke tiu amaso da recenzoj estas ne nur ĉerpita el la esperanta gazetaro - en konsterne multaj okazoj Sten Johansson mem verkis freŝajn eseojn pri verkoj novaj, malpli novaj kaj klasikaj. Jam nur tiuj liaj analizoj tute solaj valorus horojn da legado ĉe tiu ĉi retpaĝaro - sed nun ni do krome kaj bonifike ricevas ankaŭ la tutan reston, do sume valoregan informejon kaj kleriĝejon! (La eniro cetere estas senkosta!) <http://dreamwater.net/esperanto/>


(Februaro 2003)

Västertorp revizitota

La ĉi-monata ranetkunveno okazos Sabaton la 8-an de Februaro je 15h00 ĉe Stellan Lagerstrüm (tel. 08-646 93 93). Lia adreso estas Västertorpsvägen 156 kaj la plej proksima metrohaltejo estas ĝuste Västertorp.