Kun Persone, persone*

Kun tri junuloj mi sidas en malgranda ĉambro plenplena je instrumentoj kaj kabloj. Ni troviĝas en muzika domo en Stokholmo, kie multaj lokaj rokgrupoj luas ĉambreton por ekzercado. La junuloj estas la nunaj membroj de la esperanta rokbando Persone: Martin Wiese, Bertilo Wennergren kaj Anders Grop. Mi skribas ";la nunaj membroj"; ĉar la historio de Persone estas longa kaj la membraro intertempe iom ŝanĝiĝis.

La historio komenciĝas jam printempe 1986 kiam kvar stokholmanoj formas la bandon kaj ektrejnas sin por ununura koncerto dum KEF 1. La koncerto estas sukcesa, krom tio ke la publiko ne ŝatis ke la bandanoj ĵetis bananojn sur ilin. Pro bona kunlaboro ili post tiu koncerto daŭrigis la ludadon.

Krom Martin kaj Bertilo la bando tiam konsisits el Borje Lund (la iniciatinto) kaj Per Ola Axelsson. Dum mallonga periodo ekzistis ankaŭ ina bandano, la norvegino Benedikte Weinreich. La dua koncerto por Persone okazis dum Internacia Semajno en Kolonjo la saman jaron, kaj dum la sekvantaj jaroj ili koncertis interalie por ankoraŭ unu IS kaj por tri IJKoj.

Kiuj do estis la plej interesaj okazaĵoj en la historio de Persone? La nura tiel nomata turneo okazis en Pollando en la jubilea jaro 1987. ili koncertis ok fojojn dum tri semajnoj, interalie subĉiele en Varsovio por plejparte polaj neesperantistoj. Tie la anoncato informis la publikon ke ĉiuj bandanoj estas fraŭloj. Ankoraŭ neniu el ili havas polan edzinon sed ili opinias ke tiu turneo estis intensa, amuza kaj spertinda.

Alia malpli sukcesa ludado okazis en Barcelono en 1987. La aranĝo estis katastrofe malbone organizita kaj el tri planitaj koncertoj unu estis "preskaŭ"; efektivigita. Ĉar Barcelono estas tiel bela urbo la restado tie tamen estis eltenebla, eĉ memorinda.

Parolante pri interesaj okazaĵoj oni kompreneble ne forgesu la registradon de la kasedo. Ĝi okazis en Stokholmo en aŭtuno 1987. Ĉar eldonejoj por kasedoj ne estas tiel multnombraj en Esperantujo, du el la bandanoj mem prunteprenis monon kaj eldonis ĝin. Pri la registrado ili diras ke ĝi estis interesa laboro sen tro da problemoj kaj ili tute ne malkontentas pri la rezulto.

Unu el la bandanoj partoprenas nur ekde Oktobro 1989. Tiu estas la basgitaristo Anders Grop. Lin renkontis Martin kiam ili kune studis en la rokmuzika lernejo kiu fakte ekzistas en Stokholmo. Krom en Persone Anders muzikas en multaj aliaj bandoj kaj studas por eniri en la universitaton. Pri esperanto li ankoraŭ estas komencanto sed la aliaj esperas ke li baldaŭ parolos ĝin kiel li ludas basgitaron. Aliaj gravaj interesoj liaj estas literaturo, knabinoj kaj manĝokulturo.

Martin kaj Bertilo estas la veteranoj. Martin ludas gitaron kaj bele kantas. Li dumtage laboras en hejmo por handikapuloj kaj dum aliaj horoj interesiĝas ĉefe pri knabinoj, biero kaj arto. Bertilo drumas kaj kantas, ankaŭ bele. Li dumnokte laboras kiel poŝtisto kaj dumtage dormas. Lia intereso estas esperanto el diversaj vidpunktoj kaj li rifuzas konfesi alian malvirton ol verkado de instruiloj.

Kiel do ludas Persone? Kia estas ilia stilo? Ili diras mem ke estas malfacile analizi la propran muzikstilon. Temas pri roko/popo kun eta simfonieco. Kompare al antaŭe ĝi nun estas pli popa kaj kohera kaj iom pli peza. Kiam Borje estis bandano li multon verkis kaj li havis propran stilon. Post lia malapero la stilo fariĝis malpli miksita kaj simfonieca.

Nun plejparte estas Martin kiu verkas la muzikon. Bertilo kaj Martin verkas tekstojn kaj la grupo kune faras la aranĝadon. La verkemo ne mankas ĉar ili nun havas grandan repertuaron kiu enhavas nur du el la kantoj de la kasedo. Neelĉerpeblaj inspiroj ŝajnas esti knabinoj, aĉaj politikistoj kaj simple la vivo.

La muzika inspiro kaj influo venas el multaj diversaj artistoj sed eble ĝi ne ĉiam estas rekte aŭdebla en la rezulto. Menciindaj artistoj kaj bandoj tamen estas Peter Gabriel, Bryan Adams, UK, It Bites, 'Til Tuesday, Animal Logic.

Persone ne havas planojn por eldoni novan kasedon. Materialo kaj deziro ne mankas sed kiel ĉiam mono estas la problemo. Estas la tempo en la studio kiu kostas plej. Ili devas tial trovi financiston aŭ tre malmultekostan studion.

La kantojn de Persone oni povas nomi originala esperanta kulturo, ĉar ili estas verkitaj kaj prezentataj de esperantistoj. Kiel aktivajn esperantistojn kaj artistojn mi demandas ilian opinion pri la esperantlingva kulturo. opinioj ne mankas.

Da vera esperantokulturo (kreata de esperantistoj kaj evoluanta en la esperanto-medio) estas tre malmulte. Ĝi ankoraŭ restas je infana stadio, precipe la rokmuziko. Team' ekzemple ne estas originala esperanta kulturo ĉar iliaj kantoj estas tradukitaj kaj la bandanoj ne estas esperantistoj. Tamen ili povas inspiri esperantajn rokbandojn montrante kio eblas.

Bedaŭrinde Esperantujo ne favoras esperantajn artistojn sed kontraŭe ofte preferas favori "papagojn";. Laŭ Persone, esperantistoj ne interesiĝas pri la kulturo mem, nur pri ĝia propaganda efiko. Se kulturo samtempe ne estus propagando la plejmulto de la esperantistoj entute ne interesiĝus pri i kaj estus eĉ malpli da kulturo.

Kompreneble la membroj de Persone ne volas esti uzataj kiel propagandiloj sed rigardataj kiel seriozaj artistoj. Tial la celo de Kultura Esperanto-Festivalo bone kongruas kun iliaj opinioj pri esperanta kulturo. Bertilo kaj Martin eĉ partoprenas la aranĝadon de tiu festivalo. Dum la pasinta KEF en Västerås okazis la unua koncerto de la nova Persone. Sekvis la dua fine de Julio 1990 en la Kvinpinta Semajno en Finnlando. Pliaj invitoj estas bonvenaj!

Kiel finalo mi ja devas demandi tion kion ĉiuj admirantinoj volas scii: ĉu ili ankoraŭ estas fraŭloj? Ili fakte estas, sed ĉiuj havas amamikinojn. Tamen Martin substrekas, ke li havas nur unu. Do, ne malesperu!

- Kajsa Larsson


 

Komentario:

La teksto estis publikigita en la revuo Literatura Foiro (n-ro 126, Aŭgusto 1990). Ĝi aperas ĉi tie sen redaktaj ŝanĝoj, krom ke iuj longaj alineoj estas dividitaj. Ni ankaŭ forlasis la redakciajn komentojn de Literatura Foiro.

La artikolon akompanis foto de la tri Persone-anoj. La foton faris Lena Månsson, kvankam ŝia nomo ne estis menciita en la revuo. Fotoj el la sama serio poste aperis plurloke, inter alie sur la kovrilo de Rok' -Gazet' n-ro 1 (1991), ĉiam sen mencio de la fotinto...

[Reen al la komenco]