Kabe kaj Grabowski propagandas

Inspirita de sia karakteriza entreprenemo, Grabowski elkovis planon por samtempe varbi fresxajn adeptojn al la internacia lingvo kaj fortigi la financan bazon de la movado ktp. Li klarigis la aferon al Kabe (cxiam iom skeptikema pri tiaj projektoj):

- Necesas plej unue konvinki homojn pri la amuzo kaj utilo de nia kara lingvo. Mia plano estas arangxi por ne-esperantistoj malmultekostan grupvojajxon al la kongreso kaj tiel veki ilian entuziasmon. Mia bofrato antaux nelonge akiris kvar logx-auxtobusojn - komplete ekipitajn per kuirejo, litoj ktp. Ni kaj veturos kaj logxos en ili. La partoprenontoj pagos al ni modestan kongreskotizon, ni donos al ili mempresitajn kongreskartojn (ankaux ni devas iom profoti, cxu ne?), kaj jam venontfoje ili pagos plenan kotizon kiel konvinkitaj samideanoj! Cxiuj profitos, en la longa perspektivo! Mia kara, tio ne povos fiaski!

Cxe Kabe restis duboj, i.a. pro tio, ke la ideo iel ne sxajnis tute nova al li. Estante lojala amiko, li tamen kunhelpis en la preparoj.

La disvendado de biletoj estis ecx pli facila ol antauxvidis la optimisto Grabowski; plej multajn lokojn tuj rezervis la loka filio de granda futbal-fervorula asocio. La fakto, ke ilia unuavica celo estis la pri-campionecaj matcxoj okazontaj en la kongresa urbo, neniel senkuragxigis Grabowski:

- Tiuj cxi junuloj eble aspektas iom krudaj, sed kiam ili foje mem spertos, kio estas Esperanto, ili tuj konvertigxos. Fidu al mi, kara Kabe!

Bedauxrinde la ekspedicio ne estis favorata de la fortuno. Jam momentojn post la forveturo komencigxis inter la pasagxeroj ekscesa bierkonsumado, kaj tre baldaux la junaj viroj plene senbridigxis. En la vespero okazis fatala renkontigxo kun vojagxanta apogantaro de alia teamo. Reakirinte konscion post la sekva batalo, niaj ambaux amikoj povis konstati la senspuran malaperon de ne nur sia grupo, sed ankaux de la mono kaj de tri el la pruntitaj busoj. (La kvara estis nur fumanta vrako.) Grabowski estis nekonsolebla:

- Mi ne povas kompreni tion cxi! Ne estas juste! Kvazaux sur miaj propraj manoj mi volis alporti ilin al Esperanto!

Tio farigxis tro por Kabe:

- Sed kara, vane tamen! li elsputis.

Aperis en Kvinpinto n-ro 2 1993.


Plensukcesa HxEF 4

Fine de auxgusto la kvara Hxaosteoria Esplor-Forumo estis sukcese okazigita en Kopenhago*. HxEF estas forumo por la meze makro-nivela hxaos-esplorado, t.e. por la hxaoso kreigxanta inter kaj per ni homoj.

Avantagxo de la mez-makroa esplor-nivelo estas la modestaj kostoj; forfalas la bezono de granda aparataro aux kompleksaj komputilaj simulmodeloj. Por la eksperimentoj estas utiligataj naturaj cirkonstancoj, nur iomete modifitaj laux la sciencaj bezonoj. Dum HxEF 4 la eksperimentejo lokalo ekipita por nutri kaj adekvate distri centkvindekon da t.n. DUP-oj (Dokumentocele Utiligataj Personoj). Unu el la organizantoj, Doktoro Grabowski de la Niels Bohr-instituto, klarigas:

- Jam tre malgrandnombra DUP-amasigxo suficas por krei hxaosojn malfacile superrigardeblajn. En niaj eksperimentoj ni izolas unu aux du procezojn kaj studas ilin en kadro, kie eblas facile variigi unu aux du decidajn faktorojn.

La plej fruktodona eksperimento dum HxEF 4 koncernis nestabilajn sistemojn kreigxantajn dum celdirektita fluo cxirkaux mangxobufedo:

- La bufedon ni lokigis tiel, ke gxin je tri flankoj cxirkauxis vandoj. La atendovico atingis gxin de la kvara flanko kaj tie disbrancxigxis por ambauxdirekte cxirkauxiri la tablon. Tio sonas simpla, sed la hxaos-esplorado montris, ke el tre simpla komenca stato povas disvolvigxi nekredeble kompleksaj procezoj. Ankaux cxi-foje la ekflorantaj hxaosoj superis niajn plej optimismajn atendojn!

Por plene elstudi tiun cxi tipon de hxaoso, la esploristoj antaux cxiu mangxo zorge variigis la lokigon de la surtablaj allogajxoj.

- Ni trovis, ke tre etaj varioj suficxas por draste sxangxi la fluon. La DUP-oj inklinas preni al si la surtablajn ajxojn laux sufice rigore fiksita ordo, pli-malpli telero - mangxiloj - pano - butero - fromagxo - salato - terpomoj - haringajxo, ktp. Nu, se ni rearangxas la bufedon tiel, ke unue atingeblas ni diru terpomoj, poste sxinko, poste forkoj, poste busxtukoj ktp., montrigxis, ke la DUP-oj unue preterpasas tiujn por atingi la telerojn ktp., kaj poste klopodas reveni antaux aux inter la poste venantaj DUP- oj... Imagu la interferadon! Estas fascine.

La kolego de D-ro Grabowski, prof. Kabe, dume atentis alian gxis nun malmulte esploritan fenomenon:

- Ni intence disponigis nur unu necesejon. Oni facile antauxsupozus, ke la premo, t.e. la vizitemo, tenus sin suficxe konstanta dum la tuta tempo. Fakte montrigxis, ke povis pasi horo aux ecx pli, dum kiu neniu provis viziti la necesejon! Kompreneble neniel eblis antauxdiri, gxuste kiam... El tiu cxi studo certe rezultos matematika modelo utiligebla en la t.n. deficitiko.

Oni esperas pri HxEF 5 plej malfrue en 1996, kiam Kopenhago estos la euxropa hxaos-cxefurbo.

Aperis en Kvinpinto n-ro 4 1993.


Al la hejmpagxo de Per Aarne Fritzon
Noto: Eventualaj similecoj kun alia arangxo estas nature komplete koincidaj. [Reen]