Ambicia komenco...

Ĉu la unua printempo kaj frusomero de tiu jardeko, kiun iuj nun, retrorigarde, nomas la "mi-jardeko", ne estis eksterordinare rava? Stokholmo vere estis urbo de festegoj - biciklaj, kajtaj, porpacaj kaj kvartalaj, ĉiuj nedistingeble kunfandiĝantaj al kontinuo de verdo, veluraj vesperoj kaj varma vetero ĉirkaŭ gaje svarmantaj homamasoj.

En tiu atmosfero eksplode ekaktivis La Ranetoj. Nenio povus pli elokvente atesti pri la entuziasmo kaj enviinda entreprenemo de la novfondita klubo, ol faras la enhavo de la unua Kva! Kvak!, kiun kompilis Ingvar Schoultz kiel proponon de interna informilo.

Tiuj, kiuj mem kunvivis tiun epokon, sendube ĝue refreŝigos sian memoron de tiu dokumento, eĉ se multaj frazoj el ĝi jam sen tio ĉiam restis vivantaj kiel proverbecaj aludoj inter la praveteranoj. (Almenaŭ la nuna Kvako-redaktoro neniam povis reteni rideton eĉ nur pensante pri ekz. la admono: "Pruntigu la jenan gazeton al ĉiuj viaj konatoj!"). Por pli poste aliĝintaj ranetoj (la absoluta plimulto) ĝi servos kiel ligilo al historia pasinteco. Eble ĝi eĉ klarigos iujn misterojn.

Simpla, sed eleganta
La TTT-reeldono fidele redonas la tutan tekston, sed kompreneble povas nur sugesti ĝeneralan ideon pri la aspekto. La bulteno konsistis el kvar A4-folioj, unuflanke portantaj violkolore mimeografitan tekston. Temas pri tempo, kiam ankoraŭ daŭrus jarojn, antaŭ ol personaj komputiloj kaj laserprintiloj metos tipografiajn rimedojn en la manojn de ordinaraj homoj. La tekstoj de la unua Kvako estas tajpitaj, dum la kapo kaj titoloj estas mane skribitaj/desegnitaj.

Sed kvankam la disponeblaj teknikaj rimedoj estis tre primitivaj, Ingvar plene eluzis ilin kaj evidente dediĉis multe da zorga laboro pretigante la premieran numeron. Kiu pli detale observas la paĝojn, ne povas ne imponiĝi. La grafika vesto estas elegante variigita tiel, ke la pli grandaj artikoloj estas dukolumnaj, kun unuliniaj titoloj kaj enkonduka alineo etendiĝantaj trans la tuta larĝo de la paĝo, dum pli malgrandaj noticoj estas unukolumnaj kun samlarĝaj duliniaj titoloj. Oni notu, ke la litergrando de la (mane skribitaj) titoloj ĉiam estas la sama - tio signifas, ke Ingvar antaŭ ol teksti penis trovi vortumojn, kiuj nete plenigos ĝuste la spacon, kiun diktas la elektita grafika formo! Ĉio ĉi estas multe pli malfacila, ol oni eble imagus, precipe konsiderante, ke temis pri stenciloj. Kvankam la mimeografaĵo estas kelkloke tre pala, la tajpaĵo mem estas tre neta, tute sen eraroj aŭ videblaj korektoj.

Sed kion pri la lingvo?
Certa detalo pikos la okulon de hodiaŭa raneto: en la tuta teksto troviĝas nur unu sola vorto en la lingvo, kiu devus esti la ekzistokialo de la societo mem. (Kiu vorto? "Ranetaĉoj"...) Fakte la samo validas por ĉiuj Kvakoj kaj kunvenprotokoloj de la unuaj jaroj: pli-malpli ĉio estas redaktita en la sveda. Kvankam pluraj ranetoj, inter ili Ingvar mem, jam de la komenco estis lingve kompetentaj esperantistoj, la proporcio de komencantoj estis tiutempe konsiderinda, kaj la ĝenerala raneta lingvopolitiko ne tute la sama, kiel hodiaŭ. Kiel ajn, por plene povi elĝui la pra-Kvakon, vi devas scii la svedan. (Ĉu iu pretas entrepreni esperantigon por nia mondvasta samideanaro?)

Aparte legindas kaj primeditindas la proponita sistemo de interna pertelefona informado. (Bedaŭrinde ŝajnas, ke neniu ekzemplero de la menciita nomlisto plu troveblas.) Kune kun la propono pri distribuo de la Kvako, ĝi pruvas, ke almenaŭ la malvastsence organizikaj ambicioj de nia klubo atingis sian plenan kulminon jam en tre frua stadio...

Plezuron!