(Januaro 2001)

mano por tajpado

Tumba revizitota

Multaj pli malnovaj ranetoj kun plezura nostalgio memoras la plurjaran epokon meze kaj fine de la 1980-aj jaroj, kiam ĉarma vilao en Botkyrka estis konstanta kaj grava centro de la raneta universo. La fama loĝkomunumo en Tumba ja siatempe gastigis sennombran vicon de ranetkunvenoj, festenoj kaj laborkunvenoj i.a. plurajn intensajn preparkunsidojn por la unuaj KEF-oj.

Nu, ĉi-semajnfine prezentiĝos okazo almenaŭ de ekstere (re)vidi tiun historian konstruaĵon en la angulo de Gröndalsvägen kaj Grödingevägen. Ĝi nome staras survoje al la loko de la januara Ranetkunveno! (Legu sube.)


 

(Januaro 2001)

Januara kunveno ĉe Bettan

La januara ranetkunveno okazos sabaton la 13-an de januaro je 15h00 ĉe Bettan Gröning (tel: 08-778 21 26).

Notu, ke Bettan translokiĝis al nova adreso: Vasavägen 22 A (telefonlibra mapo 67 C2). Jen kiel atingi:

Iru unue per loka trajno al Tumba. De tie sekvu Gröndalsvägen ĝis la fino. Prigapu la historian lokon kaj poste iru dekstren laŭ Högbrinksvägen (en direkto al Folkets Hus). Sekvu la kurbiĝon al Kyrkvärdsvägen (maldekstren), kaj eniru la unuan straton, Vasavägen, dekstren. La domo situas ĉe la dekstra flanko, tamen ne tuj ĉe la strato, sed sur la ”monteto” (Notu la numeron 22 A). Unue vi vidos duoblan autoŝedon, eniru tie. La domo situas ĉe la dekstra flanko post proksimume 50 metroj.

Eblas ankaŭ iri per buso 715 de Tumba al la dua haltejo laŭ Högbrinksvägen. De tie kiel supre.


 

(Januaro 2001)

Rezultoj de la unua
Botnia Esperantista Keglo-Ĉampioneco

Ĉu vi estis unu el la partoprenantoj en tiu grandioza turniro?

Ĉu vi scivolemas pri via lokiĝo inter la konkursantoj?

Ĉu vi demandas vin, kiu el la nacioj Finna kaj Sveda produktis la plej lertajn globrulantojn inter siaj esperantistoj?

Legu do senprokraste ĉion sciendan pri la kegloludaj rezultoj!